EsperantoLand-aranĝoj

 

11-a SOmera MezEŭropa REnkontiĝo (SOMERE) 
2-a ĝis 10-a de aŭgusto 2013
(vendredo ĝis sabato)
en Dahlem-Baasem, Eifel-regiono, Germanio

2013-05-25

La ĉi-jara 11-a SOMERE (SOmera MezEŭropa REnkontiĝo) okazos en la renkontiĝejo ĉe Dahlem-Baasem, kie ni jam plurfoje restadis dum PRINTEMPE, en la Eifel-regiono (Germanio).

Aliĝintoj por 2013

11-a SOMERE 2013
Programo Lingvokursoj Kotizoj Tendo/loĝaŭto Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

  Juenkerath bivakfajra rondo

10a SOMERE, 2012, Jünkerath (Eifel) 

9a SOMERE, 2011, Kirchähr 
Raporto  Fotoj  Partoprenantoj 

8a SOMERE, 2010, Jünkerath (Eifel) 
Raporto  Partoprenantoj 

7a SOMERE, 2009, Jünkerath (Eifel) 
Raporto  Partoprenantoj 

6a SOMERE, 2008, Kall-Krekel 
Raporto  Partoprenantoj 

5a SOMERE, 2007, Jünkerath (Eifel) 
Raporto  Partoprenantoj 

4a SOMERE, 2006, Jünkerath (Eifel) 
Bericht (Wolfram) kun fotoj  Raporto (Lu)  Partoprenantoj 

3a SOMERE, 2005, Wissen (Sieg) 
Raporto Partoprenantoj 

2a SOMERE, 2004, Kall-Krekel 
Raporto Partoprenantoj 

1a SOMERE, 2003, Essen-Calhorn 
Fotoj Partoprenantoj 

Kien iri somere en 2013?

Ni proponas

SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
2-a ĝis 10-a de aŭgusto 2013 (vendredo ĝis sabato)

en Dahlem-Baasem, Germanio, meze inter Kolonjo kaj Treviro, en la Eifel-regiono.

Kunvenos ĉ. dudeko da homoj el proksimume kvar landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Eblos loĝi en la domo, en via tendo aŭ eble en via loĝaŭto - ĝuu la renkontiĝon laŭ via plaĉo!

Adreso de la domo

Haus St. Ludger
Auf der Hardt 40
53949 Dahlem-Baasem
Tel. 06557 - 551 (por ebla uzado dum nia restado tie)

Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

Trajnstacio: Dahlem. Distanco al la domo ĉ. 8 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

Flughaveno Köln/Bonn, Luxemburg.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en la unua tago, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo (eble tagmanĝo) en lasta tago. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la unuaa tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.
 

Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo

Baasem-Sankt-Ludger La domo troviĝas en trankvila loko for de trafika bruo, kio multe plaĉis al ni dum niaj antaŭaj restadoj. La ĝardeno ĉirkaŭ la domo estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe unuflanke etendiĝas arbaro, aliflanke valo kun bela rigardo.

Doma naĝejo

Aparte alloge estas la doma naĝejo, kiun eblas uzi de mateno ĝis vespero.

Lingvokursoj Kotizoj Tendo/loĝaŭto Kondiĉoj Aliĝilo

Nia programo en- kaj eksterdome

La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. Prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni uzos la doman naĝejon, faros promenojn en la kampara kaj arbara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Okazos ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Lago troviĝas en distanco de ĉ. 2 kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

Por doni al vi ideon pri la programa oferto jen kelkaj eroj de pli frua SOMERE:

  • Amo-rilatoj (prelego; Danka Leyk)
  • Senstreĉiga gimnastiko (Anna Dupéchaud)
  • Cirklodancoj (Danka Leyk)
  • Aŭskultekzercoj kaj konversacio (Gunter Neue)
  • Rololudoj (en la kurso por progresantoj) (Catherine Royaux)
  • Kurso por komencantoj (Gunter Neue)
  • Ekskursoj al lago kaj naĝejo
  • Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj

Programo Kotizoj Tendo/loĝaŭto Kondiĉoj Aliĝilo

Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton

Ni ofertos Esperanto-kurson, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. Se estos sufiĉe da interesitoj, en la unuaj tagoj okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiam eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio, kiel jam okazis en kelkaj antaŭaj el niaj renkontiĝoj. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu semajno en internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!

Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj

Baasem-naghejo Kutime pli ol duono de la ĉeestantoj venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando.

Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj. Tamen ni atentigas, ke eventuale ne ĉiam ĉeestos multaj infanoj.

Tranoktado en ĉambro aŭ tendo/loĝaŭto

Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo aŭ loĝaŭto. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendumado kaj vi malpli ...

Ĉambroj

La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj.

Rabatoj

Estas rabatoj por eksterlandanoj kaj programkontribuantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron, bv. anonci tion sur la aliĝilo.

Tempodaŭro laŭ via elekto

Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum la tuta semajno.

Venu SOMERumi kun ni!

Ĉu vi interesiĝas? Tiam bv. plenigi la ĉi-suban aliĝilon aŭ poŝte aliĝu:

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)

 
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos pri SOMERE viajn amikojn, konatojn kaj klubanojn.

Programo Lingvokursoj Kotizoj por tendo/loĝaŭto Kondiĉoj Aliĝilo

Kotizoj 2013

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR).

Ni eventuale modifos la kotizojn de postaj aliĝperiodoj depende de aliĝoj kaj disponeblaj ĉambroj.

Plena kotizo

(8 tranoktoj endome kun manĝoj kaj programo)

Aliĝo ĝis 16-a de junio 14-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 200
18 ĝis 26 320 328 336
ekde 27 jaroj 336 344 352

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo inkluzivas por 8 tagoj la manĝojn, la uzadon de lito en dupersona ĉambro (kaj litotolaĵo) kaj la programon, sed ne la ekskursojn.

Aldonpago/redukto

Unupersona ĉambro: aldono de 80 eŭroj (10 eŭroj tage).
Tri/kvarpersona ĉambro, ekde 27 jaroj: redukto de 40 eŭroj (5 eŭroj tage); ne validas por familioj.

Partatempa partopreno en ĉambro

(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)

La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 8 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu okono tage, kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 16-a de junio 14-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 25
18 ĝis 26 40 41 42
ekde 27 jaroj 42 43 44

Programo Lingvokursoj Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo

Tendo, loĝaŭto - kun manĝoj

(8 tranoktoj kun programo)

Aliĝo ĝis 16-a de junio 14-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 112
18 ĝis 26 152 160 176
ekde 27 jaroj 240 248 256

Partatempa partopreno en tendo, loĝaŭto

(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)

La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 8 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu okono tage, kiel videblas en la sekva tabelo:

Aliĝo ĝis 16-a de junio 14-a de julio poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 14
18 ĝis 26 19 20 22
ekde 27 jaroj 30 31 32

Programo Lingvokursoj Kotizoj Tendo/loĝaŭto Aliĝilo

Ĝeneralaj informoj

Rabato por eksterlande loĝantoj (plenkreskuloj): 16 eŭroj por 8 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

Partatempa partopreno: Partatempuloj pagas unu okonon de la kotizo en sia kategorio por ĉiu tagnokto; tio inkluzivas la vespermanĝon de la alventago kaj la matenmanĝon de la lasta tago.

Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj); 20 eŭroj por uzantoj de tendo aŭ loĝaŭto. Finpago prefere ĝis du semajnoj antaŭ la komenco de la aranĝo.

Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la aliĝo papera, retpoŝta aŭ telefona, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.

Malaliĝo ĝis la 1-a de julio: Plena repago de la aliĝkotizo. Malaliĝo poste: Subtraho de 30 eŭroj. Neanoncita nealveno: Subtraho de 50 eŭroj. Por homoj en tendo/loĝaŭto ni subtrahos 10 eŭrojn ekde la 1-a de julio. Ni vin tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn. Transdono al alia persono: Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: Nia germana konto havas la n-ron 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; uzu sen la spacoj inter la literoj); indiku "SOMERE". Ĝiroj al tiu konto kostas en Eŭropa Unio same kiel enlanda ĝiro. Vi povas ĝiri ankaŭ al nia konto eold-g ĉe Flandra Esperanto-Ligo aŭ al eold-g ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ ĉeko (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven; EsperantoLand e. V.; Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus; 10551 Berlin; Germanio. Laŭ via deziro ni traktos ĉekon kiel garantiaĵon kaj redonos ĝin dum via pago por eviti bankokostojn.

Invitleteroj: La sperto montras, ke pro diversaj kaŭzoj invitilo de privatulo havas pli altan probablon de sukceso rilate al vizo ol niaj invitleteroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, ni sugestas tion aranĝi kun konato. Bedaŭrinde ni ne povas helpi ĉe la trovado de privatulo, kiu pretas inviti eksterlandanon.

Ni krome atentigas, ke pro poŝta sendado ktp. necesas almenaŭ du monatoj por aranĝi invitilon, vizon kaj vojaĝon; tri monatoj estas pli certa tempo. Se la renkontiĝo estas jam pli proksima, estas pli senchave ekokupiĝi pri posta aranĝo.

Ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj laŭ interkonsento.

Programo Lingvokursoj Kotizoj Tendo/loĝaŭto Kondiĉoj

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni aliĝas kiel tendumanto(j) kun manĝoj.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (maks. 08-02 .. 08-10)
 
Loĝado en la domo
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri/kvarpersona ĉambro.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi kun
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro (trankvila ...)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Vegetare aŭ nevegetare (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
Persona retpoŝta adreso
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu memzorganto (aŭ nura programpartoprenanto) 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la plenan kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g EsperantoLand ĉe Flandra Esperanto-Ligo
eold-g EsperantoLand ĉe Universala Esperanto-Asocio
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(prelego, kurso, paroliga kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al SOMERE.
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke bildoj fotataj dum SOMERE, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand aŭ en aliaj retpaĝaroj aŭ publikaĵoj.
 
Informante pri SOMERE vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la pagho "Kiu jam alighis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Kiu jam aliĝis?

Programo Lingvokursoj Kotizoj Tendo/loĝaŭto Kondiĉoj Aliĝilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono   +49-30-6 85 58 31,   en Germanio 030-685 58 31
Poŝtelefono   +49-173-162 90 63,   en Germanio 0173-162 90 63
Telekopiilo   +49-30-68 05 70 11,   en Germanio 030-68 05 70 11

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand