2009-11-27
Paralele al la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) okazos la unua
Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.
Kiuj junuloj kaj junaj plenkreskuloj partoprenis en NR 2008/9?
Kiu jam aliĝis al
NIS, al
NR?
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 207 kB)
Afiŝo (pdf, 101 kB)
Adreso de la 1-a NIS 2009/10:
Europa-Jugendherberge
Jugendgästehaus Saarbrücken
Meerwiesertalweg 31
66123 Saarbrücken
Telefono de la domadministrantoj:
06 81 - 3 30 40 (el eksterlando +49-681-330 40)
(Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)
Trajnstacio: Saarbrücken Hauptbahnhof (Hbf., 2 km for);
Trajnhoraro
Flughavenoj
- Flughafen Saarbrücken (SCN).
Flughoraro.
- Frankfurt Airport City (aŭ "Frankfurt International", FRA).
Flughoraro.
Bushaltejo: Prinzenweiher/DJH (eventuale Ilseplatz, ĉ. 7 min. de la domo).
Horaro de buso kaj urba trajno.
Mapo de la regiono
Novjara Internacia Semajno (NIS)
La unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj okazos samtempe kun la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) ĉi-jarfine en Saarbrücken. Jam dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR estis super 14 jaroj (pasintjare estis entute 18 junuloj; vidu la
liston de la pasintjaraj partoprenantoj inter 14 kaj 29 jaroj). Kreiĝis por ili pli kaj pli da specialaj programeroj. Tiam venis la informo, ke ĉi-jarfine ne okazos la tradicia "Internacia Seminario" (IS) en Germanio (ĝi kuniĝis kun AS al JES, kiu okazos en Zakopane en Pollando). Sekve ni decidis oferti renkontiĝon por tiuj junuloj kaj junaj plenkreskuloj el diversaj landoj, kiuj ŝatos festi jarfine en Germanio - fakte je la limo al Francio, kiu proksimas je kvin kilometroj de nia renkontiĝejo.
Libertempo kaj amuzo
Ekde kelkaj jaroj la junularo en la Novjaraj Renkontiĝoj pli kaj pli organizis sian propran programon: Kreiĝis grupo, kiu preparis filmon dum la aranĝo; kelkaj organizis diskotekon, oni ludis komune, ekzemple la ŝatatan ludon luphomo (aŭ "homlupo", laŭ plaĉo), kaj oni "ĉambrumis", do babiladis en la junularaj ĉambroj. Eblis ankaŭ partopreni en la cetera NR-programo, kiu ofertis pasintfoje ekzemple fizikajn eksperimentojn, ludadon kun la Rubik-kubo, konstruadon de paraŝutoj kaj prelegon pri la kosmo kaj ĝiaj elementoj.
Geo-kaŝado aŭ banejo aŭ ...
Ĉi-foje ni pripensas organizi ekzemple geo-kaŝadon, ralion, urbogvidadon por junuloj kaj viziton de banejo. Certe estos ankaŭ kelkaj "seriozaj" programeroj kiel prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kaj lingvokursoj kun konversacio.
Internacia partoprenantaro
La partoprenantoj de la "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) venas plejparte el eksterlando, kutime el pli ol dek landoj, kaj tio kreas bele internacian etoson. Ankaŭ la junuloj kaj junaj plenkreskuloj venas plejparte el eksterlando; por kelkaj de la junuloj Esperanto estas denaska lingvo.
Koncerto
Kompreneble ankaŭ ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de konata Esperanto-grupo aŭ muzikisto. En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie
Alejandro Cossavella el Argentino,
Kajto,
Kim (ekzemple
"Ska-virino"),
Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe
dailymotion),
Akordo kaj
JoMo (aŭ jOmO).
Pliaj vesperoj
Krome estos luda, (pup)teatra kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje ni ofertos iom intensan kurson por komencantoj en la unuaj tagoj de la aranĝo (28a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)
Tranoktado
Ĉiuj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo. La indikita kotizo inkluzivas ĉe junuloj kaj junaj plenkreskuloj la loĝadon en kvarpersona ĉambro.
Renkontiĝejo proksime al la urbocentro
La renkontiĝejo troviĝas apud lageto kaj malgranda parko. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, en la alia direkto vi povos atingi arbaron ene de dudek minutoj.
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon
aŭ u retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kotizoj 2009/10
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
| Aliĝo ĝis |
1-a de aŭg. |
6-a de sept. |
22-a de nov. |
26-a de nov. |
poste |
| ĝis 17 |
185 |
| 18 ĝis 27 |
200 |
207 |
221 |
235 |
235 |
| ekde 28 jaroj |
305 |
312 |
326 |
340 |
375 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por junula/familia ĉambro (kvarpersona; ĝis 27 jaroj) aŭ dupersona ĉambro (ekde 28 jaroj), kun propraj duŝo kaj necesejo.
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed sen mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
Aldono por dupersona ĉambro (ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).
Aldono por unupersona ĉambro (ĝis 27 jaroj): 175 eŭroj por 7 tagoj (25 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nura programpartopreno
La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 22-a de novembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
| Aliĝo ĝis |
22-a de nov. |
poste |
| ĝis 17 jaroj |
0 |
| ekde 18 jaroj |
4 |
8 |
Silvestro (sen tranoktado)
25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago: Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Partatempa partopreno: Partatempa partopreno eblas, se restas liberaj lokoj. Ni volonte akceptas vian rezervadon jam nun.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 6-a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 22-a de novembro: Subtraho de 40 eŭroj. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Internacia Semajno".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL;
kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR")
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA;
kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj:
14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
(Vi povas aliĝi aÅ ĉi tie aŭ en la NR-aliĝilo, sendepende de via aĝo. Familio kaj aliaj grupoj povas kune aliĝi en unu el la du aliĝiloj.)
Kiu jam aliĝis al
NIS, al
NR?
Novjara Internacia Semajno (NIS) 2009/10
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
| Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren