EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-kunvenoj
EsperantoLand-Zusammenkünfte
 
2017-11-26 (dimanĉo), 10-a h (ĝis almenaŭ 15-a h)
9-a Zamenhofa Matentagmanĝo
Berlino, restoracio 'Al Hamra' (teksto en Esperanto)
 
(Kutime) en la 2-a vendredo de la monato, ekde 19.30 h
Berlina kunveno de EsperantoLand
kafejo Arema, Birkenstraße 30, Berlin-Moabit
Metroo: U9, haltejo 'Birkenstraße'
 
EsperantoLand-renkontiĝoj
EsperantoLand-Treffen
 
2017-12-27 .. 2018-01-03 (merkredo ĝis merkredo);
16-a Novjara Renkontiĝo (NR)
en Saarbrücken (apud la franc-germana landlimo; teksto en Esperanto)
16. EsperantoLand-Neujahrstreffen, in Saarbrücken (Text in deutsch)
 
2017-12-27 .. 2018-01-03 (merkredo ĝis merkredo);
9-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
en Saarbrücken (apud la franc-germana landlimo; teksto en Esperanto)
bald aktuell: 9. Internationale Neujahrswoche für Jugendliche und junge Erwachsene, in Saarbrücken (deutsche Seite)

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 

16-a "Novjara Renkontiĝo" (NR)
27-a de decembro 2017 ĝis 3-a de januaro 2018
(merkredo ĝis merkredo)
en Saarbrücken, Germanio, apud la franc-germana landlimo
"Komune festi la Novan Jaron"
 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Programo


Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncertojn kaj - esperinde - denove teatran prezenton.

Prelegoj, diskutoj kaj kursoj

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.

Koncertoj

En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie la muzika grupo Kapriol' el Nederlando, Xavier Rodon Morera de la muzika grupo 'Kaj Tiel PLu' el Katalunio, Martin Wiese el Svedio, Alejandro Cossavella el Argentino, Kajto, Kim (ekzemple "Ska-virino"), Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe dailymotion), Akordo kaj jOmO/jOmO. Ankaŭ ĉi-jare ni kompreneble invitos muzikajn grupojn por koncerti ĉe ni.

Pliaj vesperoj

Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni tre bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por interesitaj komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.

Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (La plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Infanoj preferas lerni ludante

Restoracio Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj... Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Tranoktado Saarbruecken_kvarlita_chambro

Ĉiuj ĉambroj disponas pri propra banĉambro kun duŝo kaj necesejo. La litoj estas duetaĝaj. Volonte ni peros al vi ĉambron en proksima pensiono aŭ hotelo; bv. noti tion en la aliĝilo.

La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Kiel kutime ni havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune aŭ dise (la kotizo estas la sama).

Saarbruecken_JunularaGastejoRenkontiĝejo proksime al la urbocentro

La renkontiĝejo troviĝas apud lageto kaj malgranda parko. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, en la alia direkto vi povos atingi arbaron ene de dudek minutoj.

Aliĝu sen risko

Kaze de malaliĝo ĝis la fino de julio ni repagos vian plenan aliĝkotizon. (Ankaŭ poste ni kutime repagis la aliĝkotizon kaze de malsano k.s.; tio eblis, ĉar ni ne devis pagi pro malplena ĉambro al la domo - estis kutime sufiĉe da aliaj partoprenemuloj.)

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plenigu la retan aliĝilon aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al nia suba adreso.

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn pri la Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio: 030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio: 0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand