EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-renkontiĝoj
EsperantoLand-Treffen
 
2012-07-13 .. 2012-07-21 (vendredo ĝis sabato)
10-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
en Jünkerath (meze inter Kolonjo kaj Treviro, Germanio) (teksto en Esperanto)
 
2012-12-27 .. 2013-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
11-a Novjara Renkontiĝo (NR)
en Xanten (inter Nijmegen kaj Essen/Ruhr, Germanio)
 
2012-12-27 .. 2013-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
4-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
en Xanten
 
ch. 2013-03-30 .. 2013-04-06 (sabato ĝis sabato)
4-a PRINTEMPE dum pasko 2013
4. EsperantoLand-Frühlingstreffen

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 

11-a "Novjara Renkontiĝo" (NR) 
27-a de decembro 2012 ĝis 3-a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
en Xanten, Germanio
"Komune festi la Novan Jaron"

2012-04-22

La deka NR (Novjara Renkontiĝo) okazis en Bitburg, 30 km norde de Trier, Germanio, dum la semajno ĉirkaŭ la pasinta jarfino. Partoprenis entute 177 homoj.

La dekunua NR ĉi-jarfine okazos en Xanten, proksime de Belgio kaj Nederlando. Jen la invito al ĝi.

Estos denove speciala aranĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
Novjara Internacia Semajno, NIS

Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB)


Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo
Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Varbslipetoj por NR/NIS (unu folio kun 16 slipoj en A8-formato, pdf)

Ĝis nun estas 29 aliĝoj por NR kaj NIS, el kiuj 16 el eksterlando , 11 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.

Kiu partoprenis en la pasintaj
NR 2011/12 kaj NIS 2011/12 ?

Kiu partoprenos en la venontaj
NR 2012/13 kaj NIS 2012/13 ?

  Renkontighejo_Xanten

10-a NR 2011/12, Bitburg
Raporto Bildoj Partoprenantoj

9-a NR 2010/11, Saarbrücken
Raporto Gazetara eĥo Bildoj Partoprenantoj
Komentoj de partoprenintoj

8-a NR 2009/10, Saarbrücken
Raporto Gazetara eĥo Bildoj Partoprenantoj

7-a NR 2008/9, Frankfurto/Majno
Raporto Gazetara eĥo Bildoj Partoprenantoj
Programo Superrigardo Infana

6-a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto Bildoj Partoprenantoj

5-a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto Bildoj Partoprenantoj

4-a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto Bildoj Partoprenantoj

3-a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj

2-a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj Partoprenantoj

1-a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto Bildoj Partoprenantoj


Adreso de la 11-a NR 2012/13:
Jugendherberge Xanten
Südsee
Bankscher Weg 4
46509 Xanten
Telefono de la domadministrantoj:
02801 9850-0 (el eksterlando +49-2801 9850-0)
(NR-Organizantoj, poŝtelefono: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)

Trajnstacio: Xanten (de tie per buso SL42 ĝis la haltejo "Jugendherberge" kaj fine 300 m piede) Trajnhoraro

Mapo ĉe Google

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en ĵaŭdo, 27-a de decembro 2012, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 3-a de januaro 2013. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.


"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la dekunua NR, ĉi-foje en Xanten, urbo proksima al Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

Novjara Internacia Semajno (NIS) 

Samtempe okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje doni la ĉambrojn de unu koridoro al la NIS-partoprenantoj. (La ceterajn koridorojn ni planas dividi inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)

Internacia partoprenantaro

En la ok pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), lastfoje kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 120 kaj 194 partoprenantoj; ili aĝis inter kelkaj monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas kutime trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe tri kvaronoj venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.

Novjara Internacia Semajno (NIS) Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)

Programo


Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncertojn de JoMo, Tone kaj Patrick (de la grupo "Dolĉamar") kaj denove prezenton de Christoph Frank ( Zauberbühne).

Prelegoj, diskutoj kaj kursoj

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.

La ĝeneralan temon ni ankoraŭ ne elektis. Kompreneble kiel kutime estos ankaŭ multaj ofertoj pri aliaj temoj.

Teatra prezento

Kutime Christoph Frank prezentas teatran, kabaredan aŭ pupteatran vesperan programon - tion li planas ankaŭ por la venonta NR.

Koncertoj de JoMo, Tone kaj Patrick (de "Dolĉamar")

JoMo

Ĉi-foje ni havos tri koncertojn. Muzikos por ni JoMo el Tuluzo, kiu ludis kaj kantis jam en la 6-a NR. Jen eblas aŭskulti kelkajn kantojn kaj kantopartojn de la repisto Tone. Kaj ĉi tie Dolĉamar demandas "Ĉu vi pretas?"

Pliaj vesperoj

Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

Lerni Esperanton en EsperantoLando 

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni tre bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.

Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.) La kursojn ni listigos sube ĉe la "anoncitaj programeroj".

Infanoj preferas lerni ludante

Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj... Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Anoncitaj programeroj 

Jen kelkaj programeroj el la ĵus pasinta NR, por ke vi havu ideon, kia povas esti la programo dum NR/NIS.

Jen ligo al kelkaj programeroj el la NR/NIS 2010/11.

Prelegoj, kursoj k.s. pri diversaj temoj

  • Prezento de infanlibraj tradukoj (Jesper Jacobsen)
  • Iksode portataj malsanoj (Lisa Bannier)
  • Ĵurnalismo kaj gazetara laboro (kun iomete da aktiva kunlaboro; Alfred Schubert)
  • Ĉu fari fotojn aŭ bonajn fotojn? (Demandoj kaj kunlaboro bonvenas; Alfred Schubert)
  • La gazetaro en Esperantio (Alfred Schubert)
  • Ĉu agi politike? (EDE, Unu Mondo/Eine-Welt-Partei k.a.); Alfred Schubert)
  • elito.at (Alfred Schubert)
  • Spertoj kun la ŝparema aŭto Lupo 3L (Alfred Schubert)
  • Fingroj, simboloj kaj vortoj : kiel la teranoj inventis la nombrojn (Alain Gottcheiner)
  • Malto (Bernard-Régis Larue)
  • La libro "Hirthara Petro" kaj ĝia aŭtoro (Nora Caragea)
  • Kio devas esti reformita en UEA? (Johan Derks)
  • Pri la lingvaj reĝimoj sur internaciaj riveroj (Johan Derks)
  • Pri landnomoj en Esperanto (se estos sufiĉa intereso; Johan Derks)
  • Enkonduko al Sorobano (Kimie Markarian)
  • Budaismaj meditado kaj filozofio: kiel progresi al pli feliĉa vivo (Laurent Burgbacher)

Lingvokursoj

  • Lerni kun Tesi, la testudo (kaj/aŭ "Ĉu vi aŭdis ke...", Gunter Neue)
  • Konversacia rondo por progresintoj (Peter Weide)
  • Pliaj kursoj por mezniveluloj kaj konversacio

Ludi

  • Go-ludo-kurso por ĉiuj inter 7 kaj 99 jaroj (Valère Doumont)

Muziko, kanto, danco, prezentoj

  • Ĥoro kun posta koncerteto (gvidos Jesper Jacobsen)
  • Pupteatraĵo (Nelly Bracke k.a.)
  • Kantigo kaj dancigo (Jean Luc Kristos)

Moviĝo

  • Kurso pri ĵonglado, por infanoj kaj plenkreskuloj (Klaus Rumrich)
  • Kurado (Klaus Rumrich)
  • Gimnastiko (Anna Dupéchaud)

Por infanoj (kaj eble aliaj)

  • Konstruado de maŝinetoj (Nicky Janssen)
  • Perlumado (Nicky Janssen)
  • Tempomaŝinoj (Nicky Janssen)
  • Desegnego laŭkoridora kun 'inventota nova maŝinplano' (Nicky Janssen)
  • Mozaikogluado (Nicky Janssen)
  • Artaj kadroj (Nicky Janssen)
  • Laŭtlegado de infanlibroj (Nicky Janssen)
  • Piĵamrakontoj (Nicky Janssen)
  • Filmfarada ateliero "Holivudeto" (ekde 6 jaroj; Nikola kaj Martin Markarian)

Ekskursoj

  • Geokaŝeja migrado (kunportu GPS-ricevilon, se vi havas; Lars Sözüer)

TranoktadoXanten 4persona chambro

Ĉiuj ĉambroj disponas pri propra banĉambro kun duŝo kun necesejo. En la kvar- kaj tripersonaj ĉambroj estas duetaĝaj litoj.

La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama). Xanten_2p_chambro

Aliĝu sen risko

Kaze de malaliĝo ĝis la 30-a de septembro ni repagos vian plenan aliĝkotizon. (Ankaŭ poste ni plej ofte repagas vian aliĝkotizon kaze de malsano k.s., se ni ne devas pagi pro malplena ĉambro al la domo.)

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon, la preseblan aliĝilon (pdf) aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la presebla informilo.

 

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo
Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)

Kotizoj 2012/13

(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La baza plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:

Aliĝo ĝis 30-a de aprilo 1-a de julio 30-a de sept. 2-a de dec. poste
ĝis 4 jaroj 0
5 ĝis 17 185
18 ĝis 27 190 200 210 225 235
ekde 28 jaroj 300 315 325 340 350

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

Tiu ĉi kotizo validas por dupersona ĉambro (personoj ekde 28 jaroj) aŭ tri-/kvarpersona familia/junula/infana ĉambro (por partoprenantoj ĝis 27 jaroj kaj por familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon. Kaj kompreneble la amuziĝon :-)

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo; mantukoj nur por la du-/unupersonaj ĉambroj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.

Aldono por unupersona ĉambro (kun propraj duŝo kaj necesejo): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 27 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage) kompare kun la supra tabelo.

Aldono por dupersona ĉambro (ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Rabato por tri-/kvarpersona ĉambro (ekde 28 jaroj, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

La kotizo estas por la unua tago 22 % de la kompleta kotizo; la postaj tagoj kostas po 13 % de tiu sumo.

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)

Nura programpartopreno

La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.

Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 2-a de decembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj la feston (10 eŭroj ekde 5 ĝis 17 jaroj). Kutimaj manĝoj tagmeze kaj vespere kostas 7 eŭrojn.

Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:

Aliĝo ĝis 2-a de decembro poste
ĝis 17 jaroj 0
ekde 18 jaroj 4 8

Silvestro (sen tranoktado)

25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).

 

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo
Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Kotizpago: Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 30-a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 2-a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon.
Ni tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").

Kreditkartoj kaj PayPal: Tiujn rimedojn vi povas uzi, se vi sendas monon tra niaj kontoj ĉe FEL kaj ĉe UEA. Pri detaloj kaj iliaj kostoj vidu sur la supre indikitaj paĝoj de ili.

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn ĉekojn, sed eksterlandaj ĉekoj kreas bankokostojn (ĉ. 15 EUR).

La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn (se vi loĝos en 3-/4-persona ĉambro).

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

 


Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
Aŭ elŝutigu preseblan informilon kun aliĝilo kaj sendu ĝin post plenigo per telekopiilo aŭ poŝte.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (plentempa: 12-27/01-03)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvarpersona ĉambro.
(Ĉiuj ĉambroj havas propran duŝon/necesejon.)
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro kun aliaj infanoj" (volonte indiku, kun kiuj infanoj; neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila". Pro la partopreno de multaj infanoj absoluta trankvileco malfacile eblos; ni provos rezervi koridorojn laŭ la trankvileco.)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro de personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo. Bv. noti, ke kutime por infanoj ni ne ofertas apartajn lingvo-kursojn; ili ricevas lingvan subtenon de la diversaj kursgvidantoj.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Regiono/provinco (eble)
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "Novjara Renkontigho".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la Novjara Renkontiĝo
 
Kiel vi eksciis pri NR?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la Novjara Renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio: 030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio: 0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand