Pri Esperanto
Esperanto en televido kaj radio

2011-02-19

auf deutsch

Ankaŭ ĉi-jare la Sarlanda Radio raportis pri la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand - en televido kaj en radio. Krome la radio-institucio SWR (sudokcidentgermana radio) sendis raporton kaj artikoloj aperis en la gazeto "Saarbrücker Zeitung", en "Républicain Lorrain" kaj en pluraj malgrandaj gazetoj kiel "La Semaine" kaj "Wochenspiegel".

La raporto de la SR-televido estis elsendita en la 28-a de decembro 2010, ĉ. 19.35 h; moderatorino Sonja Marx deziris al la spektantoj en Esperanto "Feliĉan Novan Jaron", Bettina Rau raportis ("Aktueller Bericht", ca. 3 min.). Jam en la antaŭa tago je 7.40 h la radio-kanalo SR2 elsendis raporton. En la 29-a de decembro SWR2 en la elsendaĵo "Journal am Morgen" (matena ĵurnalo) disradiis je 8.10 h kontribuon pri la internacia Esperanto-renkontiĝo, al kiu venis pli ol 190 partoprenantoj el 13 landoj.

La gazeto "Saarbrücker Zeitung" raportis en la 20-a kaj en la 29-a de decembro. En Saarbrücken ankaŭ la semajngazeto Wochenspiegel publikigis antaŭanoncon de la aranĝo.

La franca gazeto "Républicain Lorrain" publikigis plurajn raportojn en diversaj eldonoj, ekzemple en la 28-a de decembro, en la 31-a de decembro kaj en la 5-a de januaro 2011.

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

17-a Novjara Renkontiĝo 2018/19 en Wiesbaden

La deksepa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2018 ĝis la 3-a de januaro 2019 en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu