Vojaghado
579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

2012-03-26

Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.

Kelkfoje troviĝas aldone al la bazaj datumoj ankaŭ mallonga priskribo de la grupaj aktivecoj kaj kelkloke fotoj.

Enmetu pliajn grupojn!

La grupaj mapoj prezentas belan eblecon por montri al la Esperanto-parolantoj la propran grupon. Aldone la mapa prezento taŭgas por vidigi al eksteruloj la tutmondan disvastiĝon de Esperanto. Tial EsperantoLand tre ĝojus, se aldoniĝus kiel eble plej multaj pliaj grupoj. La sistemo estas libera, ĉiu ajn, ĉu estro de grupo, simpla membro aŭ iu alia rajtas enmeti la datumojn. Ni dankas al la multaj homoj, kiuj jam helpis nin en la tasko tiel videbligi Esperantujon.

Lastaj novaĵoj   Vojaghado
 

© EsperantoLand
 

4-a renkontiĝo PRINTEMPE en Dahlem-Baasem

Esperanto-novajhoLa Esperanto-renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand okazos ĉi-jare denove rande de la malgranda vilaĝo Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. PRINTEMPE daŭros de la paska sabato, 30-a de marto, ĝis la posta sabato, 6-a de aprilo.
La informilo kaj aliĝilo pretas por vi. plu

 

12-a Novjara Renkontiĝo 2013/14 en Saarbrücken

Esperanto-novajhoLa dekdua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 en Saarbrücken - tuj apud la german-franca landlimo. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu