|
|
Renkontighoj, Esperanto en Europo
|
Pri la 4-a PRINTEMPE raportis i.a. ankaŭ la revuo Esperanto en la maja numero de 2013. Jen la artikolo.
|
|
| |
Renkontighoj, Esperanto en Europo "De vintro al printempo" |
Pluraj gazetoj raportis pri la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand dum la paskaj tagoj en Dahlem-Baasem, ekzemple revuo Esperanto, Ondo de Esperanto kaj Magdeburga Folio.
|
|
| |
Lingvopolitiko, Esperanto en Europo Letero al Federacia Prezidento Gauck |
La asocio EsperantoLand skribis al la germana Federacia Prezidento Joachim Gauck, okaze de ties parolado pri Eŭropo en la 22-a de februaro.
|
|
| |
Lingvopolitiko, Esperanto en Europo Esperanto-grupo en la pola parlamento |
En Pollando formiĝis Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton; la unua kunsido okazis la 19-an de februaro. En la agadplano por la nuna jaro troviĝas planitaj renkontoj kun reprezentantoj de Eŭropa Komisiono kaj la pola ministro pri kulturo; krome la grupo planas esplori eblecojn por enkonduki Esperanton en la edukan sistemon.
|
|
| |
Pri Esperanto, Lingvopolitiko EU-komisiono pri Esperanto |
Ĉiam denove iuj proponas uzi Esperanton en unu aŭ alia maniero en la Eŭropa Unio. La EU-komisiono, departamento pri plurlingveco, publikigis sian pozicion pri tio.
|
|
| |
Komputilo/Interreto Filmo pri Neŭtrala Moresnet |
Ĉe youtube troviĝas 12-minuta filmo pri Neŭtrala Moresnet, kiu ekzistis kiel neŭtrala teritorio de 1815 ĝis 1919 ĉe la landa triangulo Nederlando-Belgio-Germanio. La filmo estas en la nederlanda kun Esperanto-subtekstoj.
|
|
| |
|
|
4-a renkontiĝo PRINTEMPE en Dahlem-Baasem |
|
|
|
| |
12-a Novjara Renkontiĝo 2013/14 en Saarbrücken |
La dekdua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 en Saarbrücken - tuj apud la german-franca landlimo. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).
|
|
| |
579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo |
Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
|
|
| |
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj |
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.
|
|
| |
Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto |
La reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto.
|
|
| |
Retuma rekomendo Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto |
|
|
|
| |
Libro - muziko - gazeto Passport (kasedo) (Joelle Rabu)
|
Kasedo kun 11 kantoj de la fama kanada kantistino
Plu
|
|
|
|
Slogano
|
|
Se vi ne povas esti honesta pro interna impulso, estu honesta almenaŭ pro racio. (Franz Rolshoven)
|
|
|
|
|
© EsperantoLand
|
|