2008-07-25
La sesa SOMERE (SOmera MezEŭropa REnkontiĝo) okazos laŭplane en Kall-Krekel (mezmontaro Eifel) dum la unuaj du semajnoj de aŭgusto. Aliĝis jam 30 partoprenantoj el sep landoj. Detaloj kaj aliĝilo ĉi-sube.
6a SOMERE 2008
Programo
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kurso
Presebla informilo 2008 kun aliĝilo
(pdf-dokumento, ĉ. 150 kB)
Kiu jam aliĝis?
5a SOMERE, 2007, Jünkerath (Eifel)
Raporto
Partoprenantoj
4a SOMERE, 2006, Jünkerath (Eifel)
Bericht (Wolfram) kun fotoj
Raporto (Lu)
Partoprenantoj
3a SOMERE, 2005, Wissen (Sieg)
Raporto
Partoprenantoj
2a SOMERE, 2004, Kall-Krekel
Raporto
Partoprenantoj
1a SOMERE, 2003, Essen-Calhorn
Fotoj
Partoprenantoj
Kien iri somere?
Ni proponas
SOMERE
Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
1a ĝis 17a de aŭgusto 2008 (vendredo ĝis dimanĉo)
en Kall-Krekel (Eifel), Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel.
Kunvenos ĉ. trideko da homoj el proksimume sep landoj; ni pasigos somerajn tagojn, ĝuos la naturon, ludos, babilos, aŭskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aŭ eklerni la lingvon - jen renkontiĝo por vi. Eblos loĝi en la domo aŭ en via tendo, partopreni la manĝojn aŭ mem kuiri - ĝuu la renkontiĝon laŭ via plaĉo!
Adreso de la domo
Haus Krekel
Barbarastraße 21
53925 Kall-Krekel
Tel. 0 24 47 - 14 59 (por uzado dum nia restado tie)
(el eksterlando +49 - 24 47 - 14 59)
Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.
Trajnstacio: Blankenheim-Wald. Distanco al la domo 6 km; laŭ peto ni organizos transporton.
Informoj pri trajnligoj ĉe
Deutsche Bahn.
Flughavenoj
Köln/Bonn,
Luxemburg.
La strato de la domo foriras ĉe la orienta flanko de la vilaĝo Krekel (komunumo Kall), ekde la strato B258 (Ahrstraße), en nordan direkton. Nia domo troviĝas post kelkaj metroj dekstre (oriente).
Jen mapo ĉe
Google-mapoj.
Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en vendredo, 1a de aŭgusto 2008, ĉ. 18a horo. Fino per la matenmanĝo en dimanĉo, 17a de aŭgusto. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14a kaj la 18a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.
Kiel kutime: Bela ĉirkaŭaĵo
La domo troviĝas en bela pejzaĝo; ĝi multe plaĉis al ni jam antaŭ kelkaj jaroj, kiam ni unuan fojon tie feriis.
La ĝardeno estas relative granda - apud la domo estas loko kun infanaj ludiloj por ludi kaj ripozi. Ĉirkaŭe etendiĝas kampoj kaj arbaroj. En la ĝardeno troviĝas ankaŭ loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo troviĝas kvar diversgrandaj salonoj por prelegoj, kursoj, laborgrupoj, koncertoj ktp.
La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni ludos kaj babilos kafumante (aŭ teumante) en la ĝardeno aŭ endome. Prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos naĝejon, faros promenojn en la kampara ĉirkaŭaĵo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Okazos ludoj por amuziĝi en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Naĝejo troviĝas en distanco de ĉ. 8 kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.
La oferto enhavas ĝis nun interalie:
KULTURE
- Prelego pri literaturo (István Ertl)
- Cirklodancoj (Danka Leyk)
- Danca Ateliero (Mauro Tauzzi)
- Dancado (Maria Jałocha)
SOMERE
- Senstreĉiga gimnastiko (Anna Dupéchaud)
- Jogo (Catherine Royaux)
- "Konvinkoj pri rilatoj" (prelego; Danka Leyk)
- "Kiel la unua amo restas kvazaŭ eterne en nia memoro?"
(konversacia rondo; gvidas Danka Leyk)
- Konversacio (Mauro Tauzzi)
- Demandoj pri gramatiko (Lu Wunsch-Rolshoven k.a.)
- Plia Esperanto-kurso laŭ bezono
- Tridimensia puzlo (Ilse Jacques)
- Ekskursoj al naĝejo
- Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj
- Geokaŝado (Serĉado de kaŝitaj objektoj eksterdome; Ilse Jacques)
Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. En la unuaj tagoj denove okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiel eblos en unu sama aranĝo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio. Kaj se vi jam konas la lingvan bazon de Esperanto, vi povas esti certa, ke post unu aŭ du semajnoj en internacia rondo vi parolos multe pli flue ol komence!
Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj
Kutime pli ol duono de la ĉeestantoj venas el eksterlando. Ankaŭ ĉi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio, Pollando kaj Siberio.
La aĝogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj ĝis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontiĝo por unuopuloj, paroj kaj familioj.
Tranoktado en ĉambro aŭ tendo
Ankaŭ la aranĝo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos laŭplaĉe elekti, ĉu loĝi en la domo aŭ en tendo, ruldomo aŭ loĝaŭto. Se vi ŝatus tendumi, sed mankas al vi tendo: Ni provos serĉi tendon aŭ lokon en tendo por vi. Kompreneble via familio ankaŭ povos dividiĝi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendumado kaj vi malpli ...
La domo havas ĉambrojn por unu ĝis kvar personoj. Duŝejoj kaj necesejoj atingeblas de la koridoro.
Memzorgado kaj rabatoj
Se vi ŝatos, vi povos mem zorgi pri viaj manĝaĵoj - kaj tiel redukti vian kotizon. Estas rabatoj por eksterlandanoj, programkontribuantoj kaj helpantoj. Se vi ŝatos prezenti programeron aŭ helpi alimaniere, bv. anonci tion sur la aliĝilo.
Tempodaŭro laŭ via elekto
Elektu la daŭron de via partopreno laŭ via plaĉo - vi povos ĉeesti dum kelkaj tagoj aŭ ferii dum du plenaj semajnoj.
Neniu aliĝkotizo ĝis la 15a de julio
Kaze de malaliĝo ĝis la 15a de julio vi devos pagi neniom. Ni tamen petas vin ĝiri la aliĝkotizon jam nun por certigi vian lokon; kaze de eventuala malaliĝo ni reĝiros la monon.
Venu SOMERumi kun ni!
Ĉu vi interesiĝas? Tiam bv. plenigi la ĉi-suban aliĝilon
aŭ elŝutigu
preseblan informilon kun aliĝilo (ĉ. 150 kB) kaj sendu ĝin post plenigo per telekopiilo aŭ poŝte al:
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
somere2008
esperantoland.org
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la
presebla informilo.
Programo
Kotizoj por tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
Kurso
Presebla informilo
Kotizoj 2008
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR).
Ni eventuale modifos la kotizojn de postaj aliĝperiodoj depende de aliĝoj kaj disponeblaj ĉambroj.
Plena kotizo
(16 tranoktoj endome kun manĝoj kaj programo)
| Aliĝo ĝis |
5a de julio |
28a de julio |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
320 |
| 18 ĝis 26 |
480 |
496 |
528 |
| ekde 27 jaroj |
560 |
576 |
608 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo inkluzivas por 16 tagoj la manĝojn, la uzadon de lito en dupersona ĉambro kun litotolaĵo kaj la programon, sed ne la ekskursojn.
Aldonpago/redukto
Unupersona ĉambro: aldono de 112 eŭroj (7 eŭroj tage).
Tri/kvarpersona ĉambro, ekde 18 jaroj: redukto de 112 eŭroj (7 eŭroj tage).
Partatempa partopreno en ĉambro
(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)
La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 16 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu deksesono tage (6,25 procentoj), kiel videblas en la sekva tabelo:
| Aliĝo ĝis |
5a de julio |
28a de julio |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
20 |
| 18 ĝis 26 |
30 |
31 |
33 |
| ekde 27 jaroj |
35 |
36 |
38 |
Tendo, ruldomo, loĝaŭto - kun manĝoj
(16 tranoktoj kun programo)
| Aliĝo ĝis |
5a de julio |
28a de julio |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
224 |
| 18 ĝis 26 |
336 |
352 |
384 |
| ekde 27 jaroj |
384 |
400 |
432 |
Partatempa partopreno por tendumantoj ks.
(Unu tranokto kun manĝoj kaj programo)
La supre menciitaj kotizoj, rabatoj kaj aldonoj validas por 16 tagoj; por partatempuloj kalkuliĝas unu deksesono tage (6,25 procentoj), kiel videblas en la sekva tabelo:
| Aliĝo ĝis |
5a de julio |
28a de julio |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
14 |
| 18 ĝis 26 |
21 |
22 |
24 |
| ekde 27 jaroj |
24 |
25 |
27 |
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
Kurso
Presebla informilo
Tendo, ruldomo, loĝaŭto - memzorgantoj
(16 tranoktoj kun programo, sen manĝoj)
| Aliĝo ĝis |
5a de julio |
28a de julio |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
64 |
| ekde 18 jaroj |
112 |
128 |
144 |
La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la programon, la lokon por meti la tendon (aŭ ruldomon/loĝaŭton) kaj la uzadon de
salonoj, duŝoj ktp.
Partatempuloj pagas unu dekseson por ĉiu tago (6,25 procentoj), kiel videblas en la sekva tabelo:
| Aliĝo ĝis |
5a de julio |
28a de julio |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
4 |
| ekde 18 jaroj |
7 |
8 |
9 |
Programo
Kotizoj
Tendumantoj
Aliĝilo
Kurso
Presebla informilo
Ĝeneralaj informoj
Rabato por eksterlande loĝantoj (plenkreskuloj): 32 eŭroj por 16 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Partatempa partopreno: Partatempuloj pagas unu deksesonon de la kotizo en sia kategorio por ĉiu tagnokto (6,25 procentoj); tio inkluzivas la vespermanĝon de la alventago kaj la matenmanĝon de la lasta tago.
Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj); 20 eŭroj por tendumantoj kaj uzantoj de ruldomo aŭ loĝaŭto. Finpago ĝis la komenco de la aranĝo.
Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la aliĝo papera aŭ retpoŝta, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.
Malaliĝo ĝis la 15a de julio: Plena repago de la aliĝkotizo. Malaliĝo poste: Subtraho de 30 eŭroj. Neanoncita nealveno: Subtraho de 50 eŭroj. Por tendumantoj ni subtrahos 10 eŭrojn ekde la 15a de julio. Ni vin tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn. Transdono al alia persono: Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: Nia germana konto havas la n-ron 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; uzu sen la spacoj inter la literoj); indiku "SOMERE". Ĝiroj al tiu konto kostas en Eŭropa Unio same kiel enlanda ĝiro. Vi povas ĝiri ankaŭ al nia konto eold-g ĉe Flandra Esperanto-Ligo aŭ al eold-g ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ ĉeko (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven; EsperantoLand e. V.; Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus; 10551 Berlin; Germanio. Laŭ via deziro ni traktos ĉekon kiel garantiaĵon kaj redonos ĝin dum via pago por eviti bankokostojn.
Invitleteroj: La sperto montras, ke pro diversaj kaŭzoj invitilo de privatulo havas pli altan probablon de sukceso rilate al vizo ol niaj invitleteroj. Se vi bezonas invitleteron por ricevi vizon, ni sugestas tion aranĝi kun konato. Bedaŭrinde ni ne povas helpi ĉe la trovado de privatulo, kiu pretas inviti eksterlandanon.
Ni krome atentigas, ke pro poŝta sendado ktp. necesas almenaŭ du monatoj por aranĝi invitilon, vizon kaj vojaĝon. Se la renkontiĝo estas jam pli proksima, estas pli senchave ekokupiĝi pri posta aranĝo.
Ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Programo
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Kurso
Presebla informilo
Aliĝilo/informpetilo
Kiu jam aliĝis?
Programo
Kotizoj
Tendumantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo
Kurso
Presebla informilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
somere2008
esperantoland.org
| Telefono | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono | +49-173-162 90 63, | en Germanio 0173-162 90 63 |
| Telekopiilo | +49-30-68 05 70 11, | en Germanio 030-68 05 70 11 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren