2019-03-05
auf deutsch
La filmo "Roma" de la filmisto Alfonso Cuarón ricevis tri Oscar-premiojn; lia entrepreno nomiĝas "Esperanto-Filmoj". La filmo estis premiita kiel plej bona alilingva filmo. Krome Cuarón estis premiita pro "Achievement in Cinematography" kaj kiel plej bona filmdirektoro, kiel oni povas legi ĉe la novaĵagentejo Bloomberg. Fakte la filmo estas komuna produktaĵo de tri entreprenoj: Netflix, Participant Media kaj Esperanto-Filmoj.
"Mia koro subtenas Esperanton"
Alfonso Cuarón ne tute hazarde elektis la nomon por sia filma entrepreno, kiel li klarigis en 2013 en intervjuo kun la filmisto Sam Green, kiun oni povas legi ankaŭ en la angla . Li tiam diris, ke li "volas krei filmojn en aliaj lingvoj, kaj mi kreis filmojn en diversaj landoj, kaj mi kredas, ke homoj naskiĝas kiel homo, kaj nur poste ili ricevas pasportojn." Do li serĉis nomon kiu subtenas tiun sencon de 'universala lingvo'. Li substrekis: "Malgraŭ iuj miaj kritikoj, mia koro daŭre subtenas la ideon de Esperanto."
Bonega ideo
Cuarón substrekas, ke lia koro estas kun la Esperanto-parolantoj. Esperanto laŭ li estas "unu el tiuj aferoj kiuj..." Kaj li haltigas sin mem por daŭrigi, ke "eble estas iu vojo per kiu ĝi okazus, per kiu la Esperanto-movado eksplodus". Esperanto ja estas "bonega ideo" laŭ Cuarón. Ankaŭ impresas lin la fakto ke homoj lernas Esperanton. Li ankaŭ ĝojas vidi "kiom vasta la komunumo estas". Laŭ li "ne estas surprizo, tamen, ke la grandaj ideologioj persekutis Esperanto." Kaj li detaligas, montrante ke li ja scias iom eĉ el la historio de Esperanto, ke ekzemple "dum la pasinta jarcento la nazioj kaj poste Stalin decidis ke ĝi estis danĝera".
Entute 25 filmoj de Esperanto-Filmoj troviĝas nun en la Datumbazo IMDb.
[Bloomberg, Sam Green]