2004-03-19
Ĉu skribilo, papero, poŝtmarko aŭ ĉu klavaro, muso, interreto - tute egalas. Se vi estas lernanto aŭ ellerninto de Esperanto, unu el la plej bonaj manieroj por praktiki la lingvon ekster la kurso aŭ inter aranĝoj estas korespondado.
Estas multe da homoj ĉie en la mondo, kiuj atendas vian leteron.
Kiel trovi korespondantojn?
Tute simple, uzu korespondan servon!
Internacia Koresponda Servo, KSM, estis la unua, kiu okupiĝis pri korespondemuloj. La servo estis fondita en la kadroj de la Universala Esperanto-Asocio en 1955 fare de franco, kiu mem volis korespondadi kaj pro tio li ekorganizis kompletan internacian servon.
Koresponda Servo Mondskala ĝis hodiaŭ funkcias. Ĝi ricevas pli ol 600 korespondpetojn jare el ĉiuj kontinentoj. La administrejo situas en Longeville (Francio).
Iom pli juna, sed same ĝenerala servo estas Esperanto Koresponda Servo, kiun funkciigas Enrique. Aktuale tie troviĝas ĉ. 180 korespondemuloj aliĝintaj en la pasintaj 12 monatoj.
Internaciigi la Esperanto-lernadon
Nur kelkajn monatojn aĝas la koresponda servo de edukado.net, kiu direktiĝas ĉefe al lernantoj kaj hodiaŭ ofertas 79 petojn el 31 landoj. Tie eblas serĉi individuajn kaj grupajn korespondadojn, ekzemple inter lernejaj klasoj.
Fotoj kaj serĉmaŝino
Inter la diversaj ofertoj eblas serĉi per serĉmaŝino laŭ unuopa vorto kaj laŭ diversaj kriterioj. Kelkaj korespondemuloj krome jam uzis la eblecon enmeti foton.