Esperanto en Europo, lingvopolitiko
Esperanto-malpermeso antaŭ 70 jaroj

2005-05-15

La 17an de majo 1935 la tiama germana ministro pri scienco, edukado kaj popolklerigo, Bernhard Rust, malpermesis la instruadon de Esperanto en germanaj lernejoj. Kiel kaŭzon oni en la dekreto menciis, ke la uzado de Esperanto kondukus al "malfortigo de esencaj valoroj de la nacia karaktero". Per tio la subpremado de Esperanto, kiu ekis jam komence de la nazia regado en 1933, estis oficiale konfirmita.

Granda parto de la Esperanto-kursoj en la lernejoj finiĝis jam antaŭ la dekreto; ankaŭ la kursoj en la radio ĉesis tuj post la nazia potencakirado. La ĉesigo de la lerneja instruado, kiu ekde la dudekaj jaroj okazis en pli ol cent lernejoj en Germanio, kaj la malebligo de organizita laboro terure trafis la Esperanto-movadon kun sekvo dum pluraj jardekoj.

Forigo de la Esperanto-asocioj

La subpremado de la laboristaj asocioj okazis inter marto kaj decembro 1933 - la posedaĵon de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) en la oficejo konfiskis la polico, Socialista Esperanto-Asocio (SEA) decidis dissolviĝi, oni konfiskis la havaĵon de la eldonejo EKRELO kaj la agado de SAT en Germanio estis malpermesita. Multaj el la aktivuloj de la laborista Esperanto-movado estis malliberigitaj, kelkaj mortis.

La Germana Esperanto-Asocio (GEA) devis laŭ junia dekreto de Heinrich Himmler, gvidanto de la germana polico kaj de la nazia organizo "SS", dissolviĝi ĝis la 15a de julio 1936 por eviti ŝtatan malfondon. Per tio finiĝis sub la nazioj la organizita laboro por Esperanto en Germanio.

Refondiĝo post la milito

Post la milito la Esperanto-grupoj en la zono okupita de la soveta armeo estis denove malpermesitaj la 12an de januaro 1949; nur en 1965 fondiĝis en Germana Demokratia Respubliko (GDR) la Centra Laborrondo de Esperanto-amikoj (CLE). En okcidenta Germanio ekde 1946 reaperis Esperanto-grupoj, kiuj ricevis la permeson de la okcidentaj Aliancitoj.

La perdoj pro la nazia subpremado kaj la milito estis forte videblaj en la membronombroj, kiuj atingis malpli ol la duonon de la antaŭmilita tempo.

---

Dekreto de la Regna kaj Prusa Ministro pri Scienco, Edukado kaj Popola Klerigo, Bernhard Rust, de la 17a de majo 1935:

La flegado de artefaritaj mondaj helplingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en la nacisocialisma ŝtato. Ilia uzado kondukas al malfortigo de esencaj valoroj de la nacia karaktero. Tial oni evitu ĉian subtenadon de instruado de tiaj lingvoj, porinstruaj klasĉambroj ne estu disponigataj por tiu celo.

(Deutsche Wissenschaft, Erziehung und Volksbildung, Bd. 1, 1935, n-ro 10, oficiala parto, p. 228. Citita laŭ: Ulrich Lins, La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Moskvo, 1990, p. 112, kaj Ulrich Lins, Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin, Gerlingen (Bleicher), 1988, S. 104)

---

Adolf Hitler skribis en „Mein Kampf“ (Mia batalo", 1925) pri Esperanto:

Tiel longe, kiel la judo ne fariĝis la mastro de la aliaj popoloj, li vole-nevole devas paroli ilian lingvon; sed tuj kiam tiuj estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi ilin pli facile!

(Adolf Hitler, Mein Kampf, München, 1941 (603. - 607. Aufl.), S. 337. Citita laŭ: Lins, La danĝera lingvo, p. 98, kaj Lins, Die gefährliche Sprache, p. 92)

[Ulrich Lins, La danĝera lingvo]

Lastaj novaĵoj  Esperanto en Europo
lingvopolitiko
 

© EsperantoLand
 

SOMERE ankaŭ en 2010 en Jünkerath/Eifel

Esperanto-novajho

Venu somerumi kun ni!


Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; ni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 20 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. plu

 

Internacia Kongreso en Strasburgo

La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson (IK) en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. La kongreso traktos Esperantujon kaj Esperanto-agadon, sed havos ankaŭ ofertojn pri aliaj temoj kaj kadran programon. Kelkaj homoj jam aliĝis. plu

 

9-a Novjara Renkontiĝo 2010/11

La naŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011, denove en Saarbrücken. Ni atendas pli ol 150 partoprenantojn, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. Ankaŭ ĉi-jarfine okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu