Komputilo/interreto
100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio

2008-06-11

Proksimume en la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos 100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun grandecon.

Interŝanĝo de la kulturoj de la mondo

Ĉiutage la Esperanto-Vikipedio kreskas per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj kaj tial povas enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la Esperanto-vikipedion.

Proksimume 100 librovolumoj de po 300 paĝoj

Entute la Esperanto-versio de la interreta enciklopedio entenas ĉ. 19 milionojn da vortoj, mezume estas do 190 vortoj por unu artikolo aŭ 20 linioj da teksto. Metante 600 vortojn sur unu paĝon ebla presita versio havus 30.000 paĝojn aŭ 100 volumojn de po 300 paĝoj.

Kelkaj artikoloj entenas nur frazon. Aliaj, kiel la artikoloj pri "delfenoj" aŭ pri la "Berlina muro" entenas detalajn prezentojn pri difinita temo.

Esperanto - la "lingva rang-altiĝanto de la 20a jarcento"

Per la rango 20 atingita en la vikipedio la lingvo Esperanto konfirmas sian pozicion inter la internacie plej multe uzata lingvoj. Esperanto estas unu el la 9 lingvoj, en kiuj la Ĉina Interreta Informa Centro publikigas novaĵojn. La serĉmaŝino Google ofertas Esperanton kiel unu el 42 serĉlingvoj.

En la censo en Litovio en 2001 Esperanto atingis rangon 16 inter la fremdlingvoj, kiujn regas la loĝantaro. En samjara censo en Hungario Esperanto atingis la 18an lokon.

Kvankam la unua lernolibro de Esperanto estis eldonita en 1887, do antaŭ nur 121 jaroj, la lingvo estas nun parolata de homoj en pli ol cent landoj de la mondo.

Ĝi hodiaŭ okupas unu el la antaŭaj lokoj kiel internacie uzata lingvo kaj oni povas nomi ĝin "lingva rang-altiĝanto de la 20a jarcento": Neniu alia lingvo povis plibonigi sian pozicion inter la ĉ. 6.000 lingvoj de la mondo ene de nur unu jarcento ekde la lasta loko al unu el la antaŭaj 50.

--

La stato en ĵaŭdo, 12a de junio, matene, estis 99.756 artikoloj. Ĉiutage aldoniĝas 40 ĝis 50 artikoloj; atendeblas do, ke la marko de 100.000 artikoloj estos atingita ĉirkaŭ la 16a de junio.

Lastaj novaĵoj   Komputilo/interreto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu