EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-renkontiĝoj - EsperantoLand-Treffen
2008-12-27 .. 2009-01-03 (sabato ĝis sabato)
7a Novjara Renkontiĝo (NR) en Frankfurt/Main (teksto en Esperanto)
7. EsperantoLand-Neujahrstreffen in Frankfurt/Main (deutsch)
 
ĉ. 2009-08-01 .. 2009-08-15
7a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
supozeble en Kall-Krekel/Eifel (teksto en Esperanto)
7. EsperantoLand-Sommertreffen mit Sprachkursen,
voraussichtlich in Kall-Krekel/Eifel (deutsch)

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 

7a "Novjara Renkontiĝo" (NR)
27a de decembro 2008 ĝis 3a de januaro 2009 (sabato ĝis sabato)
en Frankfurt/Main
"Komune festi la Novan Jaron"

2008-11-02

La sepa NR (Novjara Renkontiĝo) okazos en Frankfurt/Main dum la semajno ĉirkaŭ la jarfino. Detaloj kaj aliĝilo sube.
Intertempe aliĝis 101 personoj, inter kiuj 73 eksterlandanoj kaj 38 infanoj.

Lingvo-kursoj Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB)

Kiu jam aliĝis?

Bele pasis la 6a Novjara Renkontiĝo 2007/8. Jen vi povas legi raporton kaj rigardi bildojn .

  Frankfurto kun Majno

6a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto Bildoj Partoprenantoj

5a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto Bildoj Partoprenantoj

4a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto Bildoj Partoprenantoj

3a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj

2a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj Partoprenantoj

1a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto Bildoj Partoprenantoj


Adreso de la 7a NR 2008/9:
Haus der Jugend Frankfurt
Deutschherrnufer 12
60594 Frankfurt/Main
Telefono de la domadministrantoj:
069 - 61 00 15 0 (el eksterlando +49-69-61 00 15 0)
(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)

Trajnstacio: Frankfurt/Main Hauptbahnhof; Trajnhoraro

Flughavenoj

  • Frankfurt Airport City (FRA); veturado ĝis la domo per buso kaj urbaj trajnoj ĉ. 40 minutoj (kostoj: 3,60 EUR, infanoj 2,15 EUR). Flughoraro.
  • Flughafen Frankfurt-Hahn (HHN), Hahn (Hunsrück); veturado ĝis la domo per trajno kaj/aŭ buso 2 horoj ĝis 2 horoj 45 minutoj (kostoj: 9,50 ĝis 15,50 EUR; infanoj 0 ĝis 6 EUR). Ligitaj flughavenoj kaj flughoraro.

Bushaltejo: Frankensteiner Platz, 50 metroj de la domo. Rekta buso (n-ro 46) de la ĉefa trajnstacio ĉiun duonan horon; daŭras 16 minutojn. Busaj kaj urbtrajnaj ligoj kun unufoja ŝanĝo proksimume ĉiun dekan minuton; daŭras 21 minutojn. Horaro. La veturado kostas 2,10 EUR por plenkreskuloj, 1,30 EUR por infanoj.

Mapo de la regiono


"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la sepa NR, ĉi-foje en Frankfurto ĉe Majno, konata granda urbo de komerco, sed kun multaj kulturaj ofertoj, trankvilaj anguloj kaj verda ĉirkaŭaĵo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

En la kvar pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Dum la pasintaj fojoj partoprenis trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venis el eksterlando kaj kreis bele internacian etoson.

Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove pupteatra prezento de Christoph Frank ( Zauberbühne).

Ampleksa programo

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.

Teatraĵo: "Münchhausen, la vera kazo"

Muenchhausen+jughisto La teatraĵo, kiun prezentos Christoph Frank, temas pri "Münchhausen", fama elpensinto de nekredeblaj (kaj nekredindaj) historioj. Tiu persono iutage troviĝas antaŭ juĝisto, kiu traktas lian kazon.

La temo de la infana kaj junulara programo estos "La kvar elementoj". Ankaŭ la teatraĵo ligiĝas al tiuj elementoj:

Münchhausen, la vera kazo!

Petolis li kun fajra flamo de la amo,
preskaŭ li dronis en la marĉa akvo - kia dramo!
Flugante elegante tra l' aero,
malmole revokita de la tero.

La teatraĵo daŭros ĉ. 1,5 horojn.

Koncerto

Kompreneble ankaŭ ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de konata Esperanto-grupo aŭ muzikisto; aktuale ni serĉas por ĉi-jarfino. En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie Kajto, Kim (ekzemple "Ska-virino"), Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe dailymotion), Akordo kaj JoMo (aŭ jOmO).

Pliaj vesperoj

Krome estos luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

Lerni Esperanton en EsperantoLando 

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Infanoj preferas lerni ludante

Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj. Krome ili komune ludos, praktikos la lingvon dum manlaboraj rondoj kaj eble ĉeestos prezentadon de la konata Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Tranoktado

Dupersona Chambro kun rigardo al la korto Kelkaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo, kelkaj ne - vi do povos mem elekti vian luksokategorion. La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro kun propraj duŝo kaj necesejo. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama).

Frankfurto: Unupersona Chambro, Nubskrapuloj foneRenkontiĝejo proksime al la urbocentro

La renkontiĝejo troviĝas sur la suda bordo de Majno. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, la drinkeja kvartalo de "Sachsenhausen" estas tuj apuda.

Vidindaĵoj

Frankfurto ofertas multajn vidindaĵojn, el kiuj ni listigas kelkajn (el vikipedio).

  • Ĉirkaŭ la centra placo "Römerberg"

    • domgrupo "Römer" kun urbodomo kaj Imperiestra Salono (eksa kronadejo de germanaj imperiestroj)
    • vico da trabfakaj domoj, novkonstruitaj en stilo tre multe trovebla ĝis la Dua Mondmilito
    • domo "Wertheim", unu el tre malmultaj trabfakaj domoj en la urbocentro, kiuj restis post la milito
    • Paŭlo-preĝejo, germana parlamentejo dum la jaroj 1848/49, nun muzeo kaj solenaĵejo
    • Bartolomeo-preĝejo, populare nomata "Dom" (katedralo)
    • Nikolao-preĝejo
    • elfositaj romiaj kaj mezepokaj muroj
    • muzeoj: pri urba historio, pri ludiloj, Schirn (arta ekspozicio) k. a.
  • En la cetera urbocentro

    • malnova operejo (nun uzata ĉefe kiel koncertejo)
    • malnova juda tombejo (nur rigardebla de ekstere aŭ kun gvidanto)
    • preĝejoj: Leonhardt, Katharinen, Liebfrauen
    • muzeoj: pri judoj, pri prahistorio, pri Goethe, pri moderna arto
    • superrigardoj: eblas senkoste de "Zeilgalerie"; pli alta, sed pagenda de "Maintower"
  • Sachsenhausen

    Je la suda flanko de la rivero Majno troviĝas (nia renkontiĝejo kaj) la kvartalo Sachsenhausen, kies malnova parto estas fama pro siaj trinkejoj. Tie troviĝas multe pli da malnovaj trabfakaj domoj. (Ankoraŭ pli multaj kaj pli pitoreskaj estas en la kvartalo Höchst, plej ofte konata nur pro siaj kemiaj fabrikoj). Ĉe la Sachsenhausen-a bordo estas multaj muzeoj, ekz. pri arkitekturo, pri filmoj kaj la fama arta ekspozicio "Städel".

  • Plie

    • Ĉina ĝardeno (proksima al la centro)
    • Palmo-ĝardeno (kun vitraj domoj, pagenda)
    • naturhistoria muzeo Senckenberg (fama pro siaj dinosaŭro-skeletoj)
    • mono-muzeo de la ĝermana ŝtata banko (senkosta)
    • pliaj vidindaĵoj en Höchst, ekz. la palaco de industriisto Bolongaro
    • rondveturo per historia tramo "Ebbelwei-Express" ("pomvina eksprestrajno")

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

nr2008_9esperantoland.org

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.

 

Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Kotizoj 2008/9

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:

Aliĝo ĝis 21a de septembro 16a de novembro poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 185
18 ĝis 26 277 291 305
ekde 27 jaroj 312 326 340

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 18 jaroj) aŭ familia/infana ĉambro, kun propraj duŝo kaj necesejo .

Rabato por ĉambroj sen propraj duŝo kaj necesejo (ekde 18 jaroj): 35 eŭroj por 7 tagoj (5 eŭroj tage). Ĉiuj unupersonaj ĉambroj havas duŝon kaj necesejon.

Aldono por unupersona ĉambro: 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Rabato por tri-/kvar-/sespersona ĉambro (ekde 18 jaroj, ne por familiaj/infanaj ĉambroj): 35 eŭroj (5 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

Por ĉiu tagnokto de la 27a dec. ĝis la 3a de jan. (sen silvestro):

Aliĝo ĝis 21a de septembro 16a de novembro poste
ĝis 3 jaroj 0
4 ĝis 17 25
18 ĝis 26 36 38 40
ekde 27 jaroj 41 43 45

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo inkluzivas la manĝojn, la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo) kaj la programon (sen la ekskursoj).

Silvestro

Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 18 jaroj) aŭ familia/infana ĉambro, kun duŝo kaj necesejo.

Validas la supre menciitaj aldonoj kaj rabatoj pro duŝo, por unupersona kaj plurpersona ĉambro kaj por eksterlandanoj.

Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Nura programpartopreno

La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 16a de novembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).

Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
Aliĝo ĝis 16a de novembro poste
ĝis 17 jaroj 0
ekde 18 jaroj 4 8

 

Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.

Malaliĝo ĝis la 21a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 15a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL).
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.

La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

 

Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (maks. 12-27/01-03)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro sen propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvarpersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvar-/sespersona ĉambro sen propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro" (neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila". Pro la partopreno de multaj infanoj absoluta trankvileco malfacile eblos; ni provos rezervi koridorojn laŭ la trankvileco.)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo. Bv. noti, ke kutime por infanoj ni ne ofertas apartajn lingvo-kursojn; ili ricevas lingvan subtenon de la diversaj kursgvidantoj.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "Novjara Renkontigho".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la Novjara Renkontiĝo
 
Kiel vi eksciis pri NR?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke bildoj fotataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la Novjara Renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Kiu jam aliĝis?

Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio: 030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio: 0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand