Esperanto en Europo, Pri Esperanto
Artfajraĵo de gimnastiko - "Esperanto"-turneo 2014. Kaj pensoj pri Esperantujo

2014-01-22

"Artfajraĵo de gimnastiko" - "Esperanto"-turneo 2014 en Germanio

Pensoj pri Esperantujo kaj bondeziroj por 2014

Kiam gazetartikolo komenciĝas per la sekvaj vortoj, ni iom dubas pri la daŭrigo:

"Ni estu honestaj. Kial nin interesu Esperanto? La angla kiel mondlingvo, ankaŭ la franca, la rusa kaj la ĉina, eble ankoraŭ la hispana, la portugala, en embaraso la germana. Sed la artefarita lingvo Esperanto? Supozeble ne."
(Originalo: Seien wir doch ehrlich. Was haben wir schon mit Esperanto am Hut? Englisch als Weltsprache, auch Französisch, Russisch und Chinesisch, vielleicht noch Spanisch, Portugiesisch und zur Not Deutsch. Aber die Kunstsprache Esperanto? Eher nicht.)

Tamen poste tekstas tre afable:

"Eble tio ja estas problemo de la tiutempa enkonduko. Se la polo Ludoviko Lejzer Zamenhof en 1887 post la verkado de sia unua broŝuro havus je dispono la samnoman prezenton [la prezenton de gimnastiko, n.d.l.r.], lia koncepto liganta la popolojn spertus kun tre granda probablo pli da akcepto."
(Originalo: Möglicherweise ist das ja ein Problem der seinerzeitigen Einführung. Hätte der Pole Ludwig Lejzer Zamenhof 1887 nach Erstellen seiner ersten Broschüre zur Bekanntmachung von Esperanto die gleichnamige Show zur Verfügung gehabt, sein Völker verbindender Ansatz hätte mit sehr großer Wahrscheinlichkeit weit mehr Resonanz erfahren. Gießener Anzeiger, 15-a de jan. 2014, Esperanto zeigt Turnen als Weltsprache (Esperanto montras gimnastikon kiel mondan llingvon), de Albert Mehl)

200.000 spektantoj

Fakte la gimnastikaj asocioj en du germanaj landoj (Malsupra Saksio kaj Ŝlesvigo-Holŝtejno) ĉiujare organizas unumonatan turneon tra Germanio kun dekoj da unuopaj programeroj "Artfajraĵo de gimnastiko" ( Feuerwerk der Turnkunst) - laŭ informo la plej sukcesa gimnastiko-prezento en Eŭropo. 200.000 homoj vidos la spektaklon kaj ne povos pretervidi ties titolon kaj mesaĝon pri nia lingvo.

"Esperanto - la mondo parolas unu (korpo)lingvon!"

Ja la ĉi-jaran turneon ili decidis nomi "Esperanto" kaj ili bele vivigas la nomon: En la enkonduko al la prezento prezidantino de gimnastika asocio parolis pri la amike internacia bildo de popola interkompreniĝo - bildo, kiu montras "mondlingvon kiel korpan lingvon" kaj "gimnastikon kiel mondlingvon". Kantistino dum la spektaklo kantas en Esperanto vortojn tre konatajn al ni: "La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian." Kaj la gazetoj jam de semajnoj ĉe ĉiu prezento mencias Esperanton, ofte kiel la "rekonita internacia mondlingvo" aŭ la "popolojn liganta lingvo", kaj konstatante: "Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto." Aŭ: "Esperanto - la mondo parolas unu (korpo)lingvon!"

Ĝuu la spektaklon dum minuto!

Eble nun haltu kun la legado kaj ĝuu la gimnastikan prezenton dum minuto (http://tinyurl.com/Gimnastiko).
Malofte oni povis vidi pli viglan prezenton ligitan al nia lingvo, ĉu ne?

Kial tiom da organizaĵoj subten(et)as Esperanton?

Indas pripensi, kial la gimnastikaj asocioj elektis la nomon "Esperanto" kaj kial TUI, unu el la plej grandaj germanaj turismaj entreprenoj, konsentis subteni spektaklon kun tiu nomo. Kaj kial antaŭ du jaroj la mondkonata aŭto-entrepreno BMW gratulis nome de la aŭtomarko "Mini" al Esperanto okaze de ties 125-jariĝo kaj elstarigis la paralelon inter la internacia disvastiĝo de iliaj aŭtoj kaj de nia lingvo. Kial la Cirque du Soleil elektis la Esperanto-titolon "movi kanti revo" por sia programo. Kial granda kaj renoma germana kongreshotelo en Fulda elektis por si la nomon "Esperanto" kaj favore prezentas la pontofunkcion de Esperanto. Kial en 1999 la iom konata germana Hip-Hop-bando "Freundeskreis" (amikaro) elektis la nomon "Esperanto" por kanto kaj albumo kaj turneo. Kial la germana novaĵagentejo dpa dum la pasinta jardeko raportis pli ol dekfoje pri Esperanto-eventoj (ankaŭ en Sarlanda Radio ). Kial la entrepreno BT Global Services uzis nian lingvon en varbfilmo - entrepreno de 35.000 dungitoj tutmonde. Kial la ĉina registaro publikigas novaĵojn en Esperanto preskaŭ ĉiutage. Kial la vikipedio-kunlaborantoj decidis, ke ĉiu lingvo-versio de tiu enciklopedio enhavu inter la mil plej gravaj artikoloj ankaŭ artikolon pri Esperanto? Kial Google Translate aldonis nian lingvon al sia oferto...

Kion ni jam atingis

Ili ne simple volas fari favoron al ni kaj nia lingvo - ili konstatas ties mesaĝon kaj, eĉ pli, ties faktan uzadon. Esperanto hodiaŭ certe neniel estas "piso de kulo en la Balta Maro", kiel iu supozis komence de la okdekaj jaroj. Laŭ multaj statistikoj nia lingvo kompare kun aliaj lingvoj kutime troviĝas ie inter la 15-a kaj 50-a loko (inter proksimume 6000 lingvoj de la mondo) - simile kiel la dana aŭ slovaka aŭ serb-kroata aŭ estona lingvoj. La rilato inter Esperanto kaj la angla estas proksimume 1:1000, ekzemple laŭ la tekstokvanto en la interreto. Kaj ni konsciu, ke laŭ la nombro de parolantoj tiu rilato estis proksimume 1:100.000.000 (unu al cent milionoj) ĉe la kreiĝo de Esperanto. Ni multege progresis ekde la apero de magra broŝuro de kvardeko da paĝoj en 1887.

Multaj landoj - ĉie malfacile perceptebla

Mi cetere koncedas, ke malfacilas kompreni la faktan disvastiĝon de nia lingvo. Nia parolantaro troviĝas en cento da landoj - do en ĉiu lando troviĝas nur proksimume centono. Malfacile komparebla kun tradiciaj lingvoj en limigita lingvoregiono.

De unu homo al multaj centmiloj - impresa progreso

Certe ni ankoraŭ estas tre for de niaj revoj - sed, serioze, kiom vi pretus veti en 1887 je tio, ke Esperanto hodiaŭ havus sian nunan staton? Ke la revo de unu sola homo, junulo fakte, povus entuziasmigi centmilojn aŭ milionojn da homoj lerni la lingvon dum dekoj aŭ centoj da horoj, transdoni ĝin ofte al la posta generacio kaj apliki ĝin dum miloj da horoj. Kun granda plezuro - nu, almenaŭ plej ofte... :-)

La kuna verko de niaj antaŭuloj kaj ni ĉiuj

Dum la bazon de nia lingvo metis unu sola homo, ĝin ellaboris centmiloj per verkado, studado kaj uzado. Kaj same la diversajn ofertojn en Esperantujo kreis kaj kreas multegaj miloj da Esperanto-parolantoj - ili organizas, verkas, tradukas...

Novaj Esperanto-grupoj en interreto

Mirinde estas, kiom kreskis la memorganiziĝo de la Esperanto-kunlaborantaro dum la pasintaj jardekoj, grandparte helpe de la interreto, kie homoj kuniĝas en miloj da unuopaj Esperanto-grupoj specialiĝintaj pri la plej diversaj celoj. Nepensebla estis Esperanto-enciklopedio antaŭ la apero de vikipedio, kie Esperanto havas nun proksimume la 32-an 40-an lokon (laŭ paĝorigardoj) kompare kun aliaj lingvoj. Apenaŭ imagebla sen la reto estus frazokolekto kiel Tatoeba kun preskaŭ 300.000 frazoj tradukitaj en Esperanto (loko 2 post la angla). Kaj same pri aliaj vortaroj, pri tradukado de komputilaj programoj, pri subtekstigo de filmoj ktp.

Per paŝo post paŝo - al samrajtigo de Esperanto

Se oni serĉas malfeliĉon kaj malĝojon, kompreneble estas abundaj eblecoj... Ĉiu povas persone bedaŭri, ke oni ne havas pli da mono kaj ke oni ne estas pli sukcesa. Same pri Esperanto ni povas bedaŭri tion, kio estas ne jam atingita. Sed ni konsciu: Eĉ sukcesuloj jare nur malofte progresas per pli ol 5 procentoj. La angla progresis en sia historio de 1500 jaroj kutime multe malpli rapide. Ni do povas esti kontentegaj, ke en Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj duobliĝis inter 1990 kaj 2001 kaj denove inter 2001 kaj 2011, jare proksimume 7-procenta kresko. Kial? Nu, ĉefe ĉar oni samrajtigis nian lingvon - oni donis neniun apartan avantaĝon, nur liberan elekteblecon en multaj lernejoj kaj en universitatoj. Ankaŭ en Brazilo niaj samideanoj survojas al la atingo de samrajteco por Esperanto en la lernejoj, la propono estas jam en la parlamento. En Francio la vojo por simila iniciato ŝajnas ankoraŭ iom pli longa.

Por la rajto je kleriĝo pri Esperanto

Eble unua paŝo antaŭ instruado estas strebi, ke ĉiu lernejano ricevu bazan informon pri Esperanto kaj pri ĝia hodiaŭa uzado, dum eble du lernejaj lecionoj.

Kion ni faru estonte?

- Nu, unuflanke ni plu ĝuu Esperanton kaj Esperantujon kaj la kunestadon kun niaj Esperanto-amikoj kaj -konatoj. Nenio tiurilate estas pli bona por ni mem, nenio estas pli alloga por eksteruloj ol nia ĝojo pri la Esperanto-uzado en internacia rondo.
- Due ni plukonstruu Esperantujon kiel ni kaj niaj antaŭuloj jam faras ekde baldaŭ 127 jaroj. Ankaŭ tiu kreado povas doni multan plezuron.
- Trie ni eble iom plibonigu nian informadon de la ekstera mondo. Indas prezenti Esperanton kaj Esperantujon tiaj kiaj ili estas - kaj eble indas iom prisilenti niajn planojn kaj revojn por ne daŭre aŭdi, ke ni kaj niaj antaŭuloj ja jam paroladas pri tio ekde cento da jaroj kaj tamen ankoraŭ ne videblas la fina sukceso...

Ni krome parkerigu, ke informado kaj varbado bezonas ripetadon, sep fojoj estas bona takso. Aldone ni konsciu, ke nur proksimume unu procento de nia publiko estos preta efektive lerni kaj iam apliki Esperanton, fakte ĉefe junuloj inter 14 kaj 25 jaroj. (Tio kune signifas, ke ni devas vere multege informi por gajni unu novan Esperanto-parolanton - eble eĉ pli ol milfoje. Unu plia kaŭzo por intensigi la gazetarajn rilatojn, kiuj permesas tre amasan informadon.)

Kaj kio pri la angla kaj pri tiuj Esperanto-malamikoj, kiuj malĝuste kaj malafable informas pri Esperanto? Nu, dek procentoj estas kontraŭ ĉio, diris ŝajne John F. Kennedy; tion ne eblos ŝanĝi...
Ni ne sukcesos progresigi Esperanton, se ni perdos nian energion en la bataloj kontraŭ la angla lingvo kaj kontraŭ Esperanto-malamikoj.
Kontraste ni flegu la amikojn de nia lingvo, kiuj ja estas multnombraj, kiel denove montras la "artfajraĵo de gimnastiko".

Eble mia resuma novjara mesaĝo estas:

Ĝuu Esperantujon kaj parolu pri tio! :-)

Sed ni ne tro insistu pri nia vidpunkto aŭ pri lernado...

Ĉion plej bonan, multajn belajn Esperanto-horojn, Esperanto-tagojn, Esperanto-jarojn...

Feliĉan jaron 2014

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


(Kelkaj aldonoj en la alineo "Kial tiom da organizaĵoj subten(et)as Esperanton?", plej laste en la 27-a de jan. 2014)

Jen loko por komentoj.

Lastaj novaĵoj   Esperanto en Europo
Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu