Arto, Teatro
Nacia Teatro Prago: Opero "Sternenhoch" en Esperanto

2018-04-08

auf deutsch

La Nacia Teatro Prago en la 7-a de aprilo prezentis la premieron de la opero "La suferoj de la princo Sternenhoch" (proksimume: "stelalta") en Esperanto. Pliaj prezentoj estas planataj por aprilo, majo kaj junio. La tekston verkis Ivan Acher laŭ la ekspresionisma romano de la ĉeĥa aŭtoro Vladislav Klíma; ĝin tradukis Miroslav Malovec el Brno; muziko de Petr Kofroň. Por la spektantoj montriĝas subtekstoj en la ĉeĥa kaj angla.

Murdo kaj filozofiumado

Eĉ Klíma, la aŭtoro mem, priskribis la pecon kiel groteska. Juna viro, ĵus forlasinta siajn studojn, kuras tra la reala vivo. Murdo, revoj pri murdo, la filozofiumado de la kvin ĉefaj roluloj karakterizas la operon.

Intervjuo kun la reĝisoro

Ĉe youtube oni povas sekvi intervjuon kun la reĝisoro de la opero Michal Dočekal, subtekstoj en Esperanto.

Ankaŭ sur ceskatelevize.cz, Kultura (19:14 ĝis 25:58), estas interparolado kun la reĝisoro kaj eltranĉaĵoj el la opero.

Surscenigoj en aliaj lingvoj

Traduko de Google Translate por la vikipedia priskribo de la romano enretiĝis fare de STUDIO, Radio kaj televido en Esperanto; ĉe STUDIO troviĝas pliaj ligiloj pri la peco, ekzemple sursceniĝoj en aliaj lingvoj.

(Redaktita 2018-03-08, 13h49)

[http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html]

Lastaj novaĵoj   Arto
Teatro
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu