Faka Aplikado
Konstruplano por sunkuirilo el ligno aŭ metalo

2003-03-26

Esperantlingva konstruplano por sunenergia kuirilo el simplaj konstrumaterialoj troviĝas ekde mallonge sur la bavaraj informpaĝoj pri Esperanto. Sur dufoje ok paĝoj oni klarigas detale kiel kunmeti la sunkuirilon el ligno aŭ metalo. La ilo speciale taŭgas por sudaj landoj kun malmulta brulmaterialo - aŭ por konstruado kun junuloj.

Sunenergia kuirilo en Bolivio

Sur la paĝoj de la iniciato Bolivia Inti oni informas en Esperanto pri la laboro de tiu ĉi organizo, kiu en Bolivio konstruas sunenergiajn kuirilojn kune kun la loka loĝantaro kaj instruas ties uzadon. Ni raportis je 2002-05-06:

La interretaj paĝoj de la iniciato "Bolivia Inti", kiu engaĝiĝas por la uzado de sunenergio por la kuirado, rigardeblas en Esperanto. "Bolivia Inti" instruas al bolivianoj la konstruadon kaj utiligadon de sunenergiaj kuiriloj kaj akompanas la pluan spertiĝon kun tiu nova maniero de kuirado dum la venonta duonjaro.

Tempoŝparado kaj mediprotektado

La uzado de sunenergiaj kuiriloj rilate al la tradicia kuirado per ligno ĉefe tial estas pli saĝa, ĉar ne necesas tempo por la ligno-kolektado kaj oni ne damaĝas al la medio. La iniciaton subtenas interalie la franca ambasadejo en Bolivio, la urbo kaj la universitato de la franca urbo Nantes kaj kelkaj komunumoj kaj asocioj en la francaj departamentoj Loire-et-Cher kaj Loire-Atlantique.

[esper-inform, ret-info]

Lastaj novaĵoj  Faka Aplikado
 

© EsperantoLand
 

SOMERE ankaŭ en 2010 en Jünkerath/Eifel

Esperanto-novajho

Venu somerumi kun ni!


Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; ni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 20 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. plu

 

Internacia Kongreso en Strasburgo

La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson (IK) en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. La kongreso traktos Esperantujon kaj Esperanto-agadon, sed havos ankaŭ ofertojn pri aliaj temoj kaj kadran programon. Kelkaj homoj jam aliĝis. plu

 

9-a Novjara Renkontiĝo 2010/11

La naŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011, denove en Saarbrücken. Ni atendas pli ol 150 partoprenantojn, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. Ankaŭ ĉi-jarfine okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu