Esperanto en Europo
15-a Novjara Renkontiĝo 2016/17 en Saarbrücken

2016-06-15

La dekkvina Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2016 ĝis la 3-a de januaro 2017 en Saarbrücken - tre proksime de Francio. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). La informilo kaj aliĝilo atendas vin rete.

8-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)

Pli kaj pli establiĝas la Novjara Internacia Semajno, ĉefe por la aĝgrupo inter 14 kaj 25 jaroj. Estis pasintfoje pli ol trideko da ili dum NIS, kiuj pasigis sian tempon kune kaj bele amuziĝis. Tiel plu evoluas la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.

Larĝa programoferto

Kutime kadre de NR kaj NIS estas plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazas interalie koncertoj kaj teatraĵo. Estas ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.

Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado

Ankaŭ ĉi-foje ni ofertas konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj oni povas plibonigi sian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.

Pasintjare

En la pasinta dekkvara Novjara Renkontiĝo kaj sepa Novjara Internacia Semajno en Saarbrücken ĉeestis entute 213 partoprenantoj. Du trionoj de ili venis el eksterlando, de Usono kaj Japanio ĝis Brazilo, Rumanio kaj Italio; el pluraj landoj venis po kelkaj, dek kvin ĝis kvardeko el la najbaraj landoj Belgio, Nederlando kaj Francio. Entute denove partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.

Kiu partoprenis?

En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj

Lastaj novaĵoj   Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu