2012-02-24
La dekunua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013 en Xanten - proksime de Nederlando kaj Belgio. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj.
4-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)
La programoferto por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estos plu grandigita. Tiel evoluos la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.
Larĝa programoferto
Denove estos kadre de NR kaj NIS plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazos interalie koncertoj, teatraĵo kaj diskoteko. Certe estos ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.
Koncertoj
Venos koncerti por ni ĉi-foje JoMo, Tone kaj Patrik de la grupo Dolĉamar.
Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado
Ankaŭ ĉi-foje ni ofertos konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj vi povas plibonigi vian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.
Pasintjare
En la pasinta deka Novjara Renkontiĝo kaj tria Novjara Internacia Semajno, ambaŭ en Bitburg, ĉeestis denove entute 178 partoprenantoj. Tri kvaronoj de ili venis el eksterlando, de Ottawa en Kanado ĝis Malio en Afriko, de Rusio ĝis Hispanio; el pluraj landoj venis po kelkaj, dudeko ĝis trideko el la najbaraj landoj Belgio, Nederlando kaj Francio. Entute denove partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.
Fotoj kaj raporto de la pasinta NR
Jen estas videblaj
fotoj de la pasinta kunveno.
Kiu venos, kiu partoprenis?
En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj en Bitburg.