Literaturo, Scienco/Interlingvistiko, Pri Esperanto
Anglalingva libro pri Zamenhof, Esperanto kaj ties nuntempo

2016-12-08

En oktobro aperis nova, anglalingva libro pri Zamenhof, la historio de Esperanto kaj la spertoj de la aŭtorino en la nuntempa Esperantujo. La verkistino, Esther Schor, estas profesorino pri la angla lingvo en Princeton. Ŝi jam publikigis kelkajn librojn - poemojn, eseojn kaj fakajn verkojn.

"Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo"

Jen prezento esperantlingva ĉe Libera Folio.

Detale en Esperanto ĉe esper.us.

Jen prezento anglalingva ĉe amazon.com kun kelkaj recenzoj de legantoj.

Recenzoj de legantoj ĉe Goodreads.

Recenzo-listo troviĝas ĉe Esperantic Studies Foundation (ESF), plejparte anglaj, unu franca. Estas imprese, ke la libro estas vaste kaj longe recenzita, ekz. en Washington Times kaj The New Yorker.

Prezento ĉe la eldonejo Macmillan.

Intervjuoj en radio-elsendoj teksasa kaj israela.

Vi certe imagas, ke la aŭtorino ĝojos, se vi post eventuala legado de la libro verkos recenzon de leganto ekz. ĉe Amazon aŭ Goodreads aŭ aliloke... Kaj certe ne nur ŝi ĝojos.

Lastaj novaĵoj   Literaturo
Scienco/Interlingvistiko
Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

Ne okazos la 19-a Novjara Renkontiĝo 2020/21, planita por Wiesbaden

Sekve de la aktuala kronvirusa dekreto kaj la (nepublika) informo pri ties daŭrigo post la 20-a de decembro ne povos okazi la deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand. Ĝi estis planita por la tempo de la 27-a de decembro 2020 ĝis la 3-a de januaro 2021, denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu