1 - 10 | 21 - 30 (492)
 

Pri Esperanto
Multaj amaskomunikilaj raportoj pri NR kaj NIS

2010-02-23

Pri la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS) dum la pasinta jarŝanĝo en Saarbrücken multfoje raportis la gazetaro. Aperis novaĵo de dpa, pluraj gazetaj represoj, granda artikolo en la regiona gazeto "Saarbrücker Zeitung", televida raporto kvarfoje elsendita kaj tri radioelsendoj inter 4 kaj 55 minutoj ĉe la regiona radio "Saarländischer Rundfunk". (Jen cetere esperantlingva raporto pri NR kaj NIS.)

La raporto de dpa por la regiono de Rejnlando-Palatinato elsendiĝis la 28-an de decembro. Ĝi legeblas rete ĉe

- la gazeto Saarbrücker Zeitung kaj en la papera eldono de la gazeto de mardo, 29-a de decembro,

- Rhein-Zeitung (el Koblenz, rz-online; la gazeto cetere ĉerpas sian leksikonon el la germana vikipedio - do ankaŭ informas pri Esperanto),

- kaj legeblis ankaŭ sur la retpaĝoj de la Sarlanda Radio (SR).

Radio kaj Televido

Sarlanda Radio elsendis televide triminutan raporton en la regionaj novaĵoj "Aktueller Bericht" (aktuala raporto) de mardo, 29-a de decembro, ĉ. 19.30 h, kiu ripetiĝis en la semajna rerigardo de sabato, 2-a de jan. 2010 ( "Wochenrückblick", 19.15 h - 19.45h). Krome oni raportis pri la renkontiĝo en du pliaj novaĵelsendoj de mardo, 29-a de dec. 2010 (16.00 kaj 17.00 h).

Radioraportoj aŭdeblis en ĉiuj tri programoj de la radio:

- SR 3, lundo, 28-a de dec. 2009, ĉ. 16.30 h (elsendo "Region am Nachmittag", regiono dum la posttagmezo). Interrete legeblas ankaŭ bela prezento de Esperanto fare de la sama redakcio.

- SR 2, lundo, 4-a de jan. 2010, ĉ. 7.40 h

- SR 1, lundo, 4-a de jan. 2010, 20.05 - 21.00h. Unuhora interparolada elsendo kun Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand) kiel studia gasto. Oni ludis ankaŭ tri muzikpecojn, de Hotel Desperado, Ralph Glomp kaj Tone.

Ampleksa gazetara eĥo

Resume eblas diri, ke la raportado pri la du komunaj aranĝoj estis aparte ampleksa, interalie pro la kvarfoja menciado en televido. Tio estas unu el la kaŭzoj, kial EsperantoLand refoje okazigos la du renkontiĝojn NR kaj NIS en Saarbrücken; la esperantlingva aliĝilo por NR nun pretas en la reto.

Pri Esperanto
 

Faka aplikado
Kataluna sindikato rekomendas Esperanton

2010-02-17

La 9-a kongreso de la kataluna filio de la sindikato CGT, kunveninta la 7-an de februaro de 2010, unuanime aprobis rezolucion favoran al Esperanto.

En ĝi oni "kuraĝigas ĉiujn sekciojn de la CGT subteni la disvastigon kaj lernadon de la Internacia Lingvo inter la membroj kaj simpatiantoj" kaj "proponi al ĉiuj liberecanaj organizoj favori la lernadon de Esperanto kun la celo uzi ĝin kiel laboran lingvon en la kunordigo de la internacia liberecana movado".

Laŭ vikipedio la "Confederació General del Treball"/"Confederación General del Trabajo" estas reformisma anarkia hispana sindikato. En tuta Hispanio ĝi havas ĉ. 60.000 membrojn.


Hispana teksto

Resolución aprobada por aclamación en el IX Congreso de la CGT de Catalunya el día 7 de febrero de 2010

El 9o Congreso Confederal de la Confederació General del Treball de Catalunya,

* Considerando la urgente necesidad de una plena cooperación de los libertarios a nivel internacional en la lucha contra el capitalismo,
* Considerando que esta cooperación debe estar regida por los procedimientos de la democracia directa y que ésta sólo será posible con el uso de una lengua común a nivel internacional,
* Considerando la imposibilidad de que esta lengua común pueda ser alguna lengua nacional, en primer lugar, por la dificultad que supone el aprendizaje de una lengua natural para la mayoría de los trabajadores, en segundo lugar, por el agravio comparativo que supondría que una parte del movimiento usara como lengua común su lengua materna y otra parte una lengua aprendida a medias y, finalmente, por los problemas ideológicos generados por el posible uso, como lengua común, de alguna de las lenguas coloniales hegemónicas,

Resuelve

1. Manifestar que la Lengua Internacional Esperanto es, hoy por hoy, la más adecuada para el establecimiento de relaciones horizontales e igualitarias entre los trabajadores de todo el mundo y entre las organizaciones libertarias.
2. Animar a todos los entes de la CGT a que promuevan la difusión y aprendizaje de la Lengua Internacional entre sus afiliados y simpatizantes.
3. Proponer a todas las organizaciones libertarias que fomenten el aprendizaje del Esperanto a fin de poder emplearlo como lengua de trabajo en la coordinación del movimiento libertario internacional.

Lleida, 7 de febrero de 2010

Faka aplikado
 

Vojaghado
1450 adresoj en Pasporta Servo

2010-02-12

La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. La unuan lokon okupas laŭ la nombro de gastigantoj Francio per 177 adresoj, la duan Germanio (117 adresoj).

Gastigantoj en Ĉinio, Senegalio kaj Irano

En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34). Rimarkindas, ke inter la unuaj dek tri landoj troviĝas ses ekstereŭropaj landoj.

En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj utilaj adresoj.

Komparo kun CouchSurfing

Interese estas noti, ke en la interreta gastiga servo CouchSurfing intertempe troviĝas 820 homoj, kiuj indikas almenaŭ la nivelon de komencanto pri Esperanto. En Francio estas ekzemple 115 Esperanto-parol(et)antoj ĉe CouchSurfing, en Germanio 70.

Unua eldono de Pasporta Servo en 1974

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo "Programo Pasporto", estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

Reta eldono kaj socia retejo

En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝaro ne anstataŭas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per Interreto: grandigebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj taglibrejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj.

La papera eldono de la adresaro estas aĉetebla ĉe libroservoj kontraŭ ĉ. 9 EUR.

[Gazetaraj Komunikoj de UEA, EsperantoLand]

Vojaghado
 

Pri Esperanto
150-a naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof

2009-12-12

( auf deutsch)

(Por gazetara komuniko en via lingvo)

En 1887 en Varsovio aperis maldika broŝuro de 40 paĝoj, "Internacia Lingvo", sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto". Malantaŭ tio kaŝis sin la okulkuracisto Ludoviko Zamenhof, kiu naskiĝis en la 15-a de decembro 1859, antaŭ 150 jaroj. Li kreis la bazon de la lingvo Esperanto jam kiel lernejano kaj li volis per tio konstrui ponton inter la popoloj, por kompreno kaj interkompreniĝo.

Esperanto-parolantoj en pli ol 120 landoj de la mondo

Hodiaŭ en pli ol 120 landoj de la mondo estas homoj, kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto; la taksoj varias inter 100.000 personoj, kiuj flue kaj regule parolas Esperanton, ĝis 2 milionoj, kiuj lernis Esperanton. La nombron de denaskuloj oni taksas je 200 ĝis 2000. Kvin nobelpremiitoj lernis kaj parolis Esperanton - interalie la verkisto Isaac B. Singer.

Lerneja instruado en Burundo

La ĉina registaro funkciigas plurajn retejojn en Esperanto, en Burundo oni instruas Esperanton en pli ol 20 lernejoj, la Esperanto-vikipedio enhavas pli ol 120.000 artikolojn, jare aperas ĉ. 120 libroj en Esperanto - tradukitaj aŭ verkitaj originale en tiu ponta lingvo. En la historio de la homaro estis apenaŭ alia lingvo, kiu tiom multe disvastiĝis ene de nur 120 jaroj: En 1887 Esperanto inter la tiutempe ĉ. 7000 lingvoj de la mondo estis la plej malgranda kun nur unu parolanto, hodiaŭ ĝi estas unu el la 50 internacie plej multe uzataj lingvoj.

Kreskanta disvastiĝo

Certe Zamenhof deziris ankoraŭ pli rapidan disvastiĝon de sia lingvo - simile kiel multaj aliaj inventistoj kaj evoluigantoj. La unua telekopiilo (telefakso) ekzemple konstruiĝis jam en 1843; 120 jarojn poste, en la 1960-aj jaroj, la telekopiilo estis apenaŭ disvastiĝinta - hodiaŭ ĝi staras en preskaŭ ĉiu oficejo. Ankaŭ post la unuaj 120 jaroj de Esperanto la demando, kiel tiu lingvo disvastiĝos estontece, plu restas malferma. La parolantoj de Esperanto ĉiukaze atentigas pri tio, ke dum la pasintaj jardekoj Esperanto plu disvastiĝis - en internaciaj renkontiĝoj, en la muziko, kiel gepatra lingvo, en Afriko kaj Azio kaj dum la lastaj jaroj en la interreto.


Fotoj libere elŝuteblaj

Ludoviko Zamenhof (1908)
(1364 × 1914 pixels; 1 247 KB)

Ludoviko Zamenhof
(451 × 530 pixels, 33 KB)

Ludoviko Zamenhof (1887)
(189 × 250 pixels, 27 KB)


Retaj ligiloj

L. L. Zamenhof (Wikipedia)

Esperanto (Wikipedia)

Ĉina registaro

Pliaj informoj pri Esperanto en 62 lingvoj

Lernado

Pri Esperanto
 

Pri Esperanto, Lingvopolitiko
Gazeta raporto pri la lingvokonkursa malakcepto

2009-12-07

La gazeto "Generalanzeiger" el Bonn publikigis sur la unua paĝo de sia (papera) semajnfina eldono artikolon pri la malakcepto de Esperanto en la lingvokonkurso "Bundeswettbewerb Fremdsprachen". La titolo estas "Welt-, aber keine Fremdsprache" (monda, sed ne fremdlingvo).
La artikolo estas sufiĉe favora pri Esperanto kaj kritikema pri la decido de la konkurso. Ĝi citas, ke laŭ la organizantoj Esperanto estas tro "artefarita". La aŭtoro Wolfgang Pichler prezentas nian kulturon:

"Fakte ili havas ĉion, kio necesas por vera lingvokulturo: Traduko de la biblio, rokmuzikaj grupoj, gazetoj, interretaj paĝoj, nacia himno. En la universitatoj en Hungario Esperanto intertempe estas rekonita kiel dua lingvo; ĉ. 5000 studentoj tie ekzameniĝas en ĝi. Do ne eblas paroli pri 'artefarita, ĉar ne vivanta' - kontraste al la latina ekzemple, kiu estas permesita en la lingvokonkurso."

Interesa estas ideo pri la "nelandeco" de Esperanto, la neaparteno al difinita lando. Tion la aŭtoro prezentas komence kaj fine:

"'La kono de lingvo de alia lando ebligas veran interkompreniĝon', skribas la federacia prezidento Horst Köhler (...) Malfaciliĝas, kiam lingvo havas parolantojn en 120 landoj, sed ne estas la 'lingvo de unu alia lando'."

Kaj en la fino:

"Pli da ŝancoj la Esperantanoj eble havus, se ili farus el sia lingvo la 'lingvon de unu lando' - se ili do kunvenus en unu loko kaj deklarus tiun sendependa. Plia granda ol la Vatikano ĝi certe estus. Rimarkinde, ke oni ĉiam unue devas meti limon inter si kaj aliaj por esti serioze traktata."

La artikolo estas bona paŝo antaŭen por subteni la akcepton de Esperanto en la lingvokonkurso. Tre afablaj leteroj de legantoj al Generalanzeiger povas eble subteni la efikon de la artikolo.

Se vi ŝatas publike montri vian subtenon al la afero (kaj membras en Facebook), vi povos aliĝi al la tiea peticio: "Für Esperanto beim Bundeswettbewerb Fremdsprachen". Por Esperanto ĉe la germana "Federacia konkurso pri fremdlingvoj"! Intertempe kolektiĝis pli ol ducent subtenantoj tie.

Pri Esperanto
Lingvopolitiko
 

Lingvopolitiko, Esperanto en Europo
Lingvokonkurso en Germanio ne akceptas Esperanton

2009-11-13

auf deutsch

La germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne akceptas Esperanton. Pri tio informis la oficejo de la konkurso. La malakcepto de Esperanto kontraŭas la rete publikigitajn kondiĉojn de la konkurso, laŭ kiuj en la branĉo pri eseoj (" EW Kreativ") povas "partopreni gelernantoj de la klasoj 7 - 10 per mem verkita historio en fremdlingvo laŭ propra elekto". La limdato por aliĝoj estas la 6-a de decembro 2009.

La "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" estas unu el la projektoj de la asocio "Kleriĝo kaj talento" ("Bildung und Begabung e.V."), kiun funkciigas la "Asocio de Donacantoj por la Germana Scienco" ("Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft"). Laŭ la retpaĝo la projektojn subvencias la germana ministerio pri kleriĝo kaj esplorado.

Malakcepta decido de la konsilantaro

En lundo la oficeja gvidanto, Bernhard Sicking, detaligis la decidon al la gvidanto de la berlina asocio EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven: La malakcepto de Esperanto baziĝas je decido de la konsilantaro de la konkurso ne akcepti "artefaritajn lingvojn". Ne haveblis klarigo pri la kaŭzoj.

"Le Monde Diplomatique" en Esperanto

La asocio EsperantoLand sendis al la konkursa oficejo peton pri ŝanĝo de la decido kaj akcepto de Esperanto. En tio EsperantoLand atentigis, ke Esperanto servas al la internacia kultura interŝanĝo, konforme kun la celoj de la lingvokonkurso. Krome la hodiaŭa situacio de Esperanto estis prezentita - informante ekzemple pri la esperantlingvaj paĝoj de Vikipedio, de la ĉina registaro kaj de la gazeto Le Monde Diplomatique.

Esperanto estis dufoje malpermesita en Germanio

La letero demandas ankaŭ pri la kaŭzoj por la malakcepto de Esperanto, atentigante pri tio, ke en Germanio Esperanto estis dufoje subpremita kaj malpermesita - unue en la nazia Germanio de 1933 ĝis 1945, poste en GDR ekde 1949 ĝis al la sesdekaj jaroj. Hitlero jam en la dudekaj jaroj esprimis kontraŭon al Esperanto en sia libro "Mein Kampf" (Mia batalo).

Ĉu diskriminacio kontraŭ lernantoj, kiuj lernas Esperanton?

Plue tekstas en la letero al la konkursa oficejo: "Mi petas ankaŭ kontroli, ĉu kaj kiugrade lernantoj, kiuj lernis Esperanton kaj volas partopreni per Esperanto en la konkurso, estas diskriminaciataj kompare kun aliaj lernantoj."

Akceptita de la kulturministra konferenco

Jam ekde la kvindekaj jaroj Esperanto estas lerneja lingvo akceptata de la germana federacia konferenco de la kulturministroj; oni instruas kaj esploras ĝin ankaŭ en kelkaj universitatoj. En Hungario ĉiujare okazas ĉ. 5000 oficialaj ekzamenoj pri Esperanto.

La muro ĉirkaŭ la fremdlingva konkurso devas fali!

La letero finiĝas per la vortoj: "La berlina muro falis antaŭ dudek jaroj. Estas tempo, ke nun falu ankaŭ la muro, kiun la Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj konstruis kontraŭ Esperanto antaŭ tridek jaroj!"

Lingvopolitiko
Esperanto en Europo
 

Komputilo/Interreto
120.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio

2009-10-16

En la 15-a de oktobro la Esperanto-vikipedio atingis 120.000 artikolojn. Nia vikipedio nun tenas laŭ la nombro de artikoloj lokon 21 inter la diverslingvaj versioj; la volapukan version oni preterpasis antaŭ kelkaj semajnoj, en la 22-a de septembro. La 120.000-a artikolo temas pri São Bento do Trairí, eta urbo en norda Brazilo.

Ĉiutage ĉ. 160.000 vizitoj de homoj

La Esperanto-vikipedio ricevas tage ĉ. 160.000 vizitojn de homoj (do sen robotoj). Per tio la Esperanto-vikipedio en aŭgusto tenis lokon 33 - iom post la greka kaj slovaka, iom antaŭ la litova kaj serba versioj de vikipedio.

Graveco de la vikipedio

La Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo. Unue ĝi servas kiel leksikono - fakte la unua ĝenerala leksikono en la ĝisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due ĝi per tio subtenas ankaŭ la terminologian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la ekstera mondo, ke Esperanto vivas ĉiutage kaj daŭre estas uzata. La lingvo Esperanto, antaŭ 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaŭ per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj retejoj.

"Unu kontribuo por vikipedio ĉiumonate"

Por subteni la pluan konstruadon de la vikipedio mi alvokas ĉiun lingve spertan Esperanto-parolanton kontribui al vikipedio ĉiumonate almenaŭ per eta aldono. Egalas, ĉu tio estas korekteto de artikolo aŭ redaktado, tradukado el alia vikipedio aŭ verkado de komplete nova artikolo. Ĉiu kontribuo helpas daŭrigi la gravan taskon - supozeble temas pri la plej granda verkada tasko en la historio de Esperantujo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

Komputilo/Interreto
 

Lingvokursoj/Instruado
Esperanto en la universitato de Mulhouse en Francio

2009-10-03

Ekde septembro 2009 Esperanto estas instruata en la universitato de Mulhouse en Alzaco, kiel informis la franca novaĵagentejo AFP. Laŭ informoj de la docento, Edmond Ludwig, Esperanto jam dum kelkaj jaroj estis prezentita en budo dum la ĉiujara Tago de Malfermaj Pordoj, sekvante peton de la dekano Yann Kerdiles de la fakultato pri beletro, lingvoj kaj homaj sciencoj.

Post kiam la dekano studis Esperanton per memlernado, li decidis proponi la oferton de lingvokurso.

Esperanto estas instruata dum du horoj semajne. Edmond Ludwig raportis al la novaĵagentejo AFP, ke li mem jam post trimonata lernado de Esperanto povis diskuti en tiu lingvo. "Ni volas montri, ke la lernado de tiu lingvo estas efika kaj ke oni rapide lernas komuniki", li informis.

En la kurso partoprenas naŭ studentinoj, kiuj studas lingvistikon kaj historion.

[e-ins, universitato]

Lingvokursoj/Instruado
 

Renkontighoj
Ferioj en Esperantolando

2009-08-14

Jünkerath. "Entute 43 partoprenantojn el ses landoj havis la 7-a internacia Somera Renkontiĝo de la asocio EsperantoLand, kiu okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto en Jünkerath. Oni parolis Esperanton, internacian lingvon, kiu estis evoluigita antaŭ 120 jaroj en Pollando."

"En la programo troviĝis kelkaj prelegoj, Esperanto-lingvokursoj por la komencantoj kaj promenoj kaj ekskursoj, ekzemple al la lago de Kronenburg. Partoprenis ankaŭ dudeko da infanoj, de kiuj kelkaj parolas Esperanton kiel gepatran lingvon."

Tion raportis en la 12-a de aŭgusto la gazeto Eifelzeitung, kiu publikigis ankaŭ kelkajn bildojn. Antaŭa artikolo anoncis la renkontiĝon kaj prezentis Esperanton.

Amaskomunikiloj pri la renkontiĝo

Pri la renkontiĝo raportis ankaŭ la gazeto "Trierischer Volksfreund" en sia regiona eldono de la 6-a de aŭgusto. La radiostacio SWR4 de la regiono anoncis la renkontiĝon en siaj regionaj novaĵoj en la 1-a de aŭgusto.

SOMERE 2010

En la venonta jaro SOMERE okazos denove en la sama domo en Jünkerath, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto 2010.

Renkontighoj
 

Renkontighoj
SOMERE 2009 en Jünkerath/Eifel

2009-07-11

Venu somerumi kun ni!

Trideko da homoj jam aliĝis al la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand. Ĉi-foje ni denove estos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel, kie ni jam pasigis dufoje agrablajn semajnojn. La loko estas bone atingebla el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. SOMERE okazos de sabato, la 1-a, ĝis sabato, la 8-a de aŭgusto 2009.

Interparoloj kaj ekskursoj, kelkaj prelegoj kaj lingvokursoj

La programo denove estos varia - la celo estas senstreĉaj ferioj. Estos Esperanto-lingvokursoj por progresantoj kaj konversacio, prelegoj kaj diversaj kursoj laŭ la oferto de la partoprenantoj. Krome ni faros promenojn kaj ekskursojn.

Ludsalono por infanoj kaj plenkreskuloj

Aparte alloga certe estos ankaŭ ĉi-jare la granda ludsalono de la domo, kie pluraj dekoj da ludoj pretas por amuzi sin. Testu vian lertecon, vian kapablon ĵeti pilkon, moviĝi sur testudeto aŭ celtrafe ŝovi platojn! Okazos denove konkurso.

Detaloj kaj la aliĝilo troviĝas sur nia retpaĝo pri SOMERE 2009. Jen la jamaj aliĝintoj.

Ĝuu la someron ĉe EsperantoLand!

Renkontighoj
 

© EsperantoLand

SOMERE ankaŭ en 2010 en Jünkerath/Eifel

Esperanto-novajho

Venu somerumi kun ni!


Ankaŭ en 2010 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos en Jünkerath en la regiono de la mezmontaro Eifel; ni planas du semajnojn, de vendredo, 23-a de julio, ĝis vendredo, 6-a de aŭgusto. Kunvenos proksimume 20 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. plu

 

Internacia Kongreso en Strasburgo

La asocio EsperantoLand planas Internacian Kongreson (IK) en Strasburgo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010. La kongreso traktos Esperantujon kaj Esperanto-agadon, sed havos ankaŭ ofertojn pri aliaj temoj kaj kadran programon. Kelkaj homoj jam aliĝis. plu

 

9-a Novjara Renkontiĝo 2010/11

La naŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011, denove en Saarbrücken. Ni atendas pli ol 150 partoprenantojn, el kiuj kvindeko estos infanoj kaj junuloj. Ankaŭ ĉi-jarfine okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

540 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 540 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu

 

Retuma Rekomendo
"Le Monde Diplomatique" en Esperanto

Esperanto-novajhoLa reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto. plu

 

Retuma rekomendo
Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto

Esperanto-novajhoĈiutage ĉirkaŭ tri mondajn novaĵojn en Esperanto oni povas legi kaj ankaŭ aŭdi ĉe la retopaĝoj de la Ĉina Radio Internaciaplu